Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj rezultis, ke la matenon poste, ili ambaŭ havis kapon plenigitan per rapide funkcianta maŝino, kiu ŝajne klopodas por dispecigi ĉiujn partojn de la cerbo, kaj stomakon, kiu forte ribelis je la vido de nutraĵo.

“Estas stranga sperto por ni, Klem,” diris Merchant. “Mi neniam antaŭe sentis tiun ĉi antipation kontraŭ manĝado. Ĉu estas eble ke ni tro multe trinkis hieraŭ vespere?”

“Mi sentas la saman… eble estis la nutraĵoj kiuj ne taŭgis por ni,” respondis Klem.

“Mi ne scias, sed… estos la lasta fojo por ni, Klem,… la lasta fojo.”

“Mi volonte konsentas. Sed eble ni devas iom promenadi anstataŭ manĝi… la freŝa aero helpos nin regajni nian forton.”

“Jes… aŭ eble ni povus trovi banejon…”

“Ne, sinjoro… publikaj banejoj povas havi virinojn same kiel en Helsingforso… mi ne kuraĝos eniri alian ĝis mi estas denove en Anglujo.”

Ili eliris kaj, trovinte ke marŝado estas iom tro laciga, prenis taksimetron kaj petis ke la veturigisto iru en la kamparon, sed nepre reiru sufiĉe frue, por ke ili povu havigi siajn biletojn antaŭ la tagmeza horo, ĉar pro tio, ke estas sabato, la oficejo de “Cook” fermiĝos je tiu horo.

La veturado estis tre ĝuinda kaj baldaŭ forigis ĉiujn dolorojn. Sed, kiam la tempo alvenis por la reirado, unu el la pneŭmatikoj trapikiĝis kaj pro la malsperteco de la veturigisto, prokrastado okazis. Ili fine lavenis ĉe “Cook” kun sole dek minutoj je sia dispono. Kaj tiam iliaj veraj ĝenoj komenciĝis. la oficisto ne povis akcepti la notojn, kiujn ili prezentis. Oni pagus ilin nur pere de banko. “Vi havas tempon por iri al la Dresdena Banko, tute apude, kaj oni ŝanĝos ilin por vi.”

La du amikoj rapidiris kaj eniris la bankon tuj antaŭ la fermada horo. Ili prezentis la mon-notojn kaj diris ke ili nur havas kelkajn minutojn je sia dispono, sed la oficisto ne komprenis la anglan lingvon kaj iris por serĉi interpre-