tiston. Poste, venis alia viro, kiu ĝentile petis ke ili eniru alian ĉambron.
“Certe, sinjoro,” diris Merchant, “sed bonvolu doni al ni la ŝanĝon ĉar la oficejo de ‘Cook’ fermiĝos post kelkaj sekundoj.”
“Pri viaj deziroj mi atentos, sinjoroj… pardonu min unu momenton,” kaj li eliris kaj fermis la pordon post si.
Ankaŭ plua viro eniris… evidente unu el la ĉefuloj de la banko, ĉar li estis akompanata de du aliaj viroj, unu en uniformo.
“Vi deziras havi alian monon por ĉi tiuj notoj, sinjoroj, sed… antaŭ ol ŝanĝi ilin, mi devas scii de kiu vi havigis ilin kaj kiam kaj kie… ili estas bonaj notoj sed ne ŝanĝeblaj je vido.”
La angloj detale priskribis tion, kio okazis ĉe “Cook” je la antaŭa tago, montris siajn pasportojn kune kun leteroj kiujn ili havis en la poŝoj kaj kontentigis la bankiston pri sia malkulpeco.
“Mi ĝojas, ke vi havigis posedon de la notoj tute laŭleĝe sed bedaŭrinde ne estos eble ŝanĝi ilin ĝis lundo, ĉar la banko estas nun fermita pro la semajn-fino. Se vi afable venos ĉi tien je lundo, estos plezuro vin helpi. Bonan tagon, sinjoroj,” kaj oni preskaŭ elpuŝis ilin el la banko. Ili iris al “Cook” kaj trovis, ke eĉ tiu oficejo estis fermita kaj la oficistoj jam foriris por ludi ĝis lundo.
Ne estas necese priskribi la vortojn uzitajn de la amikoj… por priskribi iliajn pensojn oni bezonus la plumojn de kelkaj aŭtoroj de verkaĵoj pri la Granda Militado, ĉar neniu, krom ili, posedas la fortecon de frazesprimado taŭga por la okazo. Post kvin minutoj, la kolero forflugis kaj ili telefonis al sia amikino, F-ino Hagen, kiu denove helpis al la du angloj, kaj tre ĝuinda semajn-fino en la ĉef-urbego de Germanujo estis bona rekompenco por la neatendita plua restado. La fraŭlino diris, ke ili vere estas bonŝanculoj, ĉar ne estas dubo en ŝia kapo, ke oni unue intencis aresti