ilin ĝis la afero estus kontentige solvita… la ĉeesto de la uniformita viro estis atesto pri tiu intenco.
“Arestite?” ekkriis Klem. “Ho! tio estus detruinta la karakteron por ĉiam. Mi neniam akceptos monŝanĝon krom ĉe Banko eĉ se ĝi estus prezentita de la ĉef-ministro mem.”
Je la lundo ili ankoraŭ ne povis ricevi monon por la notoj… oni promesis sendi ĉekon pageblan je ia angla banko… la ĉekon ili fine ricevis sed antaŭ ol ili povis enbankigi ĝin la malfeliĉa marko denove suferis grandegan malsupreniĝon kaj iliaj dek funtoj fine havis nur la valoron de kelkaj ŝilingoj. Anstataŭ akcepti tiun sumeton, Klem enkadrigis ĝin por ke ĝi ĉiam rememoru lin pri la decido, neniam fari negocojn kun nekonatuloj. Okaze li rigardas ĝin kaj rezultas, ke li sonĝas pri la afero kaj imagas ke la germanoj kondukas lin al malliberejo en la Nigra Arbaro, kie li devas pasigi la ceteron de la vivo! Kompatinda Klem… li ne estis farita el la materio el kiu la societo faras krimulojn. Ili pagis por la biletoj per aliaj banknotoj kaj envagoniĝis por la veturado al Amsterdamo.
Oni ofte konstatas, ke Amsterdamo estas la Venecio de la nordo. Ne estas eble fari komparon inter ĉevalo kaj bovo kaj laŭ la sama principo, oni ne povas fari komparon inter la nomitaj urboj, ĉar ili estas tro malsamaj en ĉiuj rilatoj. Sed ne imagu, ke mi ne ŝatas Amsterdamon. Kontraŭe, mi amas la malgrandan landon de kanaloj kaj ventumiloj, kie la homoj klakadas tra la rondŝtonaj stratoj en siaj larĝaj roboj kaj pantalonoj, kun piedoj vestitaj per ligno-ŝuoj. La vivo ĉe ili ŝajnas treege trankvila kaj serena; oni havas sufiĉan tempon por la pripensado kaj tute mankas la eksciteco kaj senĉesa gestado de la sudaj popoloj.
Estis iom post la noktmeza horo, kiam la vagonaro, per kiu niaj amikoj veturis, eniris la stacidomon… kiun ĝi alproksimiĝis tra ŝajne longa rivero, ĉar oni vidis la akvon el la du flankoj de la kupeo… kaj unu sola fiakro staris ekstere de la pordego. Klem tuj kaptis ĝin kaj baldaŭ ili veturis tra la stratoj al sia hotelo. La sonorilo elvekis