la pordiston kaj ili eniris tre lacaj kaj kun la espero ke ili senprokraste metus la kapojn sur molajn kapkusenojn sed… la pordisto portis en la butontruo malgrandan kvinpintitan verdan stelon… li estas samideano!!! Dormemo tuj forflugis. Ili havas amikon en tiu nekonata urbo. “Ĉu oni povas havi botelon da vino por ebligi, ke ni tuj trinku glason al la nova amikeco?” Kompreneble. Oni ne estas en Anglujo, kie la homoj devas ĉiam agi laŭ la ordonoj de la registaro! Kiel oni kantis dum la belega Budapesta Kongreso poste: “Trinku, trinku ruĝan vinon,” ili ankaŭ trinkis je tiu okazo sed ne tro multe, ĉar la memoro de la vespero en Berlino ankoraŭ restis freŝa. “Bonan sanon, sinjoroj,” diris la pordisto. “Feliĉan restadon en nia urbo.” Ili tostis unu la aliajn kaj tiam, laŭ la vortoj de la fama Pepys… “al la lito.”
La renkonto kun la pordisto estis por ili bonega paŝo, ĉar li tuj aranĝis por la ĉeesto de kelkaj gesamideanoj. Bedaŭrinde, la gesinjoroj Isbrücker ankoraŭ ne revenis de sia libertempo, sed S-ro Sevenhuijsen kaj lia filino estis hejme kaj invitis la anglojn viziti lin en lia kampara hejmo. Unu afabla samideano iris kun ili al la Zuider-Zee, kie ili vidis la valĝanojn en la naciaj kostumoj. Klem notis, ke unu viro havis nombron da anglaj pencoj fiksitaj al sia pantolono anstataŭ butonoj kaj alparolis lin pri la stranga elekto: “Ho! ĉi tiuj ne estas gravaj. Venu je Dimanĉo kaj tiam mi montros al vi mian plej bonan pantalonon… ĝi surhavas anglajn arĝentajn monerojn anstataŭ kuprojn.”
“Sed… kial?” demandis Klem.
“Kiel reklamon, sinjoro. La angloj estas pli malavaraj ol ĉiuj aliaj vizitantoj kaj por plaĉi al ili, mi nur uzas anglajn monerojn.”
“Vi estas bravulo,” diris Merchant. “En nia lando, la edzinoj kutime serĉas en la poŝoj de la edzoj por la moneroj kaj vi, kiu portas ilin ekstere, metas eĉ pligrandan tenton antaŭ la okulojn de via edzino.”
“Mia edzino, sinjoro! Ĉu vi imagas, ke mi kapablus