Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ŝpari monon por fiksi la pantalonon se mi havus edzinon? Ne, mi estas feliĉe ankoraŭ fraŭlo kaj ĉi tiuj moneroj estas mia doto.”

“Nun mi komprenas. Jen estas mono, por ke vi aĉetu butonojn kiuj servos al vi post via edziĝo.”

“Dankon, sinjoro… estas la sama ŝerco kiun faras preskaŭ ĉiuj vizitintoj. Se vi ne estus dirinta tion, mi komencus kredi, ke mia reklamo jam fariĝis tro malmoda.”

Ili vizitis la domon kie loĝis la Caro Petro de Ruslando, nomita en la historiaj libroj “la Granda.” La samideano ankaŭ montris al ili kiamaniere la holandanoj regajnas por la lando vastan teron, kiu subakviĝis dum jarcentoj… mirinda laborado sed faranta grandajn profitojn al la enlandanoj. Poste venis la plej agrabla kaj plej interesa travivo… vizito al diamant-polurejo. Certe neniu homo povus imagi la lertan kaj delikatan laboradon kiu necesas por prepari tiujn valorajn ŝtonetojn por plifeliĉigi la virinojn. Ĉi tie ne estas la loko por fari detalan priskribon, sed oni povas rekomendi al ĉiuj legantoj kapti la unuan okazon por mem vidi la procedon. Je la sugesto de la gvidisto la du angloj prenis kun si skatolon da cigaroj por ilin donaci al la laboristoj. Post la disdono la gvidisto diris:

“Ĉi tiuj homoj ricevas grandegajn salajrojn por sia sperta laborado, sed bedaŭrinde ili ne zorgas pri la mono. Rigardu tiun homon nun… vi donacis al li cigaron kaj vi povas vidi por vi mem, ke li ĵus ekbruligas ĝin per banknoto,” kaj tiu ŝajne okazis, ĉar la viro prenis el amaseto da paperoj kiu kuŝis sur la benko apud li, unu folieton, faris el ĝi ekbruligilon kaj tuj aplikis ĝin al la cigaro.

Klem alproksimiĝis al la viro por vidi, ĉu aŭ ne estis vera banknoto kaj je lia granda surprizo trovis ke estas unu por dek guldenoj!!! Merchant ankaŭ faris la saman sed ideo eniris la kapon… li ankaŭ eltiris folieton el la amaseto kaj agis sammaniere kiel la laboristo… li uzis banknoton por ekbruligi… ne cigaron, sed… cigaredon! Klem imagis, ke la amiko tuj perdis la racion. Kial agi laŭ tiu