malsaĝa kaj malŝpara maniero? Vidinte la indignon de la junulo, Merchant montriis al li la alian flankon de la “banknoto”… estas reklamo por la cigaroj de ia firmo en Amsterdamo. La mistero klariĝis kaj la malŝpareco de la holandanoj ŝanĝiĝis al admiro por ilia gajeco.
La amiko plue klarigis al ili, ke la laborado estas vere danĝera, ĉar povas okazi je iu momento ke unu el la transmisiiloj eksaltus for de la rapide turniĝantaj radoj kaj kaŭzus teruran akcidenton. Je tiu momento oni ekfaligis kelkajn grandajn ferstangojn kio faris laŭtan bruon, sed nek Klem, nek Merchant, movetis eĉ brovon… ili estis tro interesitaj pri la polurado de la gemoj por noti la “akcidenton.” Oni tuj gratulis ilin pro ilia kuraĝo! “Ofte okazas, ke vizitantoj preskaŭ elsaltas el sia haŭto, kiam ni faras tiun bruon… kredante ke la antaŭe menciita ŝanco de akcidento vere okazis.”
“Ne estas kuraĝo, sinjoroj,” diris Merchant, “sed en nia ordinara vivo, ni longe kutimiĝis al granda bruado en niaj fabrikoj.”
“Eble mankas al la angloj la imago,” diris unu el la apudaj viroj, kiu malkontentiĝis pro la malsukceso de la laŭŝajna akcidento.
“Kiel vi volas, sinjoro, sed ni estas tre dankemaj pro la privilegio kiun vi faris al ni, permesinte viziton al ĉi tiu interesa polurejo. Estonte, ni nur aĉetos diamantojn kiuj ricevis sian poluron ĉi tie,” diris la anglo.
La sekvintan nokton ili iris al la “Hoek van Holland” por enŝipiĝi por la reveno hejmen. Ili forgesis rezervigi kajutojn kaj devis ankoraŭ unufoje preni lokon en longa viclinio por havigi biletojn ĉe unu el la du biletejoj. Ili momente hezitis por vidi je kiu el la du ili havus la plibonan ŝancon, kiam Klem ekkriis: “Vidu la afiŝon tie, sinjoro,… ‘Ĉi tie oni parolas Esperante’… tiu estas la biletejo por ni.”
“Sendube,” kaj ili prenis siajn lokojn. Kiam ili alvenis je distanco de kelkaj metroj de la fenestro, Merchant diris