tre laŭte: “Mi esperas ke oni ankoraŭ havos kajuton de la unua klaso por du samideanoj,” kaj tiam atendis ĝis estos lia vico ĉe la fenestro.
“Du en kajuto de la unua klaso, mia kara amiko,” diris la ruzulo.
“Ha! vi estas la sinjoro, kiu antaŭavertis min, ĉu ne?”
“Jes… mi dubis ĉu vi povus aŭdi min.”
“Feliĉe mi bone aŭdis kaj ankaŭ preparis por vi, ĉar, por diri la veron, mi ne havas plu. Jen estas la viaj. Ĉu vi ŝatas la servadon, kiun mi faras ĉi tie por la movado, sinjoro?”
“Treege mi ŝatas ĝin kaj ĝojas ke ni povas profiti per via bona ideo. Jen mia karto… se mi povus iam fari al vi reciprokan helpon ne forgesu skribi al mi.”
“Vi estas la prezidanto de la Brita Esperantista Asocio! Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro. Kaj via amiko estas ankaŭ samideano?”
“Jes… S-ro Kensford… memoru la nomon, ĉar li estas la prezidonto de nia asocio… mi povas certigi al vi.…”
“Hurry up! if you please,”[1] ekkriis voĉo tuj malantaŭ la babilema Merchant.
“Excuse me, sir… this is an old friend.[2] Ĝis la revido, mia altestimata samideano,” kaj la du angloj foriris al siaj litoj.
LA vojaĝo de Holando ĝis Harwich estis tiel terura kaj
doloriga, ke mi intencas tuj forlasi Merchant kaj Klem.
Mi estas eble la plej malbona maristo en la mondo, kaj se mi
restus sur la ŝipo por priskribi la suferadojn de mia amiko