Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Henry Kensford estis stranga homo. Li venis el la laborista klaso kaj mem komencis labori por gajni la vivrimedojn je la aĝo de dek jaroj. Unue, li portis viandaĵojn al la klientoj de William Veal, la loka buĉisto, sed post unu jaro sukcesis fariĝi laboristo ĉe firmo, kiu fabrikis peklaĵojn kaj konservaĵojn. Kun sia tuta energio li dediĉis sin al la novaj devoj kaj iom post iom li plibonigis sian pozicion, ĝis fine li akiris la plenan fidon de siaj superuloj kaj ricevis permeson agi kiel helpanto en la laboratorio. Tie li kontentigis ĉiujn per siaj diligenteco kaj zorgemeco, sed… tute nesuspektite de ili, li subkaŝe observadis ĉion, kio okazis dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado.

Ĉiuvespere li studadis diversajn praktikajn temojn aŭ ĉe la lernejo aŭ hejme. Li neniam elspezis unu pencon krom tiuj absolute necesaj, kaj ŝparis kaj ŝparis ĝis kiam alvenis la tago je kiu li ekkriis al si mem: “Nun mi povas ŝanĝi ĉion. Mi ĉesos esti laboristo kaj fariĝos fabrikisto.”

Tre modesta estis la komenco. Li fabrikis siajn peklaĵojn kaj konservaĵojn, kaj poste portis ilin de domo al domo por ilin vendi. Ne facile estis havi sukceson tiamaniere, sed li havis fidon al si mem kaj iom post iom la vendado pligrandiĝis. La tempo baldaŭ alvenis, kiam li devis dungi kelkajn helpistinojn, kiam li povis enmeti reklamojn en la gazetaron pri la ecoj de siaj komercaĵoj. Pasis kelkaj jaroj kaj preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj enhavis anoncojn, ke

“La Peklaĵoj de Kensford estas la
Vera Ĝojo de la Vivo”

“Ĉu vi perdis la apetiton? Manĝu la
Peklaĵojn de Kensford kaj vi baldaŭ
havos la apetiton de Ĉevalo”

“La Konservaĵoj de Kensford alportas
la Fruktĝardenon en la Domon”

Mendoj alvenis el ĉiuj regionoj de la lando kaj Henry Kensford gajnis riĉan rekompencon por sia granda, senĉesa laborado