kaj ankaŭ havi antaŭ la okuloj la mizerojn de multaj aliaj kompatindaj homoj, mi mem sendube fariĝus malsana.
Jes, multe plibone estos forflugi al Mellowdale kaj sciiĝi, kio okazis de post la foriro de Klem al Finlando. Aŭtoro, kiel jam dirite, posedas grandajn povojn. Li povas sidigi la leganton sur magian tapiŝon kaj en la daŭro de palpebrumo de okulo, transporti lin kien ajn plaĉas al li. Li povas fari eĉ pli mirindajn agojn. Eble vi memoras la vortojn de D-ro Faustus en la fina sceno de la fama tragedio de Marlow.… (mi estas preskaŭ certa, ke vi neniam legis la tragedion, eĉ se vi aŭdis pri ĝi, sed oni devas flati la leganton kaj ŝajnigi ke li havas pligrandan sciadon ol li vere posedas, kaj samtempe fari al li bonegan impreson pere de la malgranda scio, kiun la aŭtoro mem posedas)… kiam la doktoro ekkriis kun terura pasio:
“Haltu! vi ĉiam-turniĝantaj sferoj de l’ĉiel’
“Por ke la tempo ĉesu kaj neniam
“Venu la noktmeza horo!”
La tempo ne haltis kaj la doktoro malaperis je la noktmeza horo kun la demonoj. Sed aŭtoro povas facile haltigi la tempon kaj eĉ aranĝi ke la leganto partoprenu aferojn, kiuj jam faris parton de la estinteco. Nur estas necese imagu, ke vi aŭdis la magiajn vortojn, kiujn mi ĵus deklamis: “Alabamo Prestolago,” kaj vi tuj trovos vin antaŭ la Instituto de Mellowdale. Estas la sepa horo vespere, kvankam ni ne foriris de la ŝipo ĝis iom post la deka. Ĉu ne estas vere mirinda ago? Eĉ Einstein, kiu pretendas havi pli lertan kaj pli intiman sciadon de la leĝoj de la Universo ol ĉiuj aliaj homoj, ne kapablas malantaŭenirigi la horojn kun pligranda facileco.
La vespera aero estas iom freŝa kaj nul la gejunuloj ankoraŭ promenadas tra la belaj aleoj de la Parko. Ĉiuj aliaj jam eniris la Instituton. En la gimnastikejo estas granda bruo kaj eksciteco kaj la instruisto penegas por havigi iom da bona ordo en la ekzercadoj. En la bilardejo gravaj konkursoj