okazas inter pli kaj malpli lertaj ludantoj. Ĉirkaŭ la ĉambro sidas eble dudek maljunuloj, kiuj neniam prenis frapilon en la manon sed tiu fakto ne malhelpas ke ili ĉiuj faru konsilojn pri la plej bona metodo por akiri la poentojn. Ĉiam estas la sama afero… neniu iam havas lertecon egalan al tiuj, kiuj neniam partoprenas la ludadon! Sed tempo ne permesas longan restadon ĉi tie… ni devas eniri la Koncertan Halon, kie nia amiko, S-ro Wright, la orgenisto, laboregas por perfektigi la ludadon de la orkestro. Ni aŭdas la finajn notojn de Marŝ-melodio je nia eniro.
“Ho! miaj amikoj,” diris la orgenisto en tono de vera mizero, “ni neniam sukcesos, se vi ne ĉiuj rigardos al mia bastoneto dum la provoj. Ni jam ludis la komponaĵon almenaŭ tridek fojojn kaj ankoraŭ estas kelkaj mejloj for de la perfekteco. Tom Bowles, bonvolu memori, ke vi devas silenti dum tri taktoj post la kvina linio… kaj poste estas plua silento de tri taktoj post la sepa, ktp. Via kopio estas klare markita. Anstataŭ resti, vi senĉese blovas ĝis la fino de la muziko kaj tial finas kvin minutojn antaŭ la aliaj.”
“Ne, sinjoro,” respondis Tom, indigne. “Mi ne faras tion. Kiam la finaĵo estas finita, mi ĉiam reludas la unuan parton por ke mi finu ĝuste kun la aliaj… mi scias ke ni devas ĉiuj fini je la sama momento… tio estas bona ludado.”
“Jes, jes, kompreneble… sed tiu metodo ne taŭgas por bona hamonio. Donu al mi vian instrumenton. Rigardu min. Mi ludas jene… mi silentas jene… nun mi denove ludas… ĉu vi nun komprenas?”
“Mi malŝatas tiun metodon. Nur imagu, ke kiam Klem… pardonu… Sinjoro Klem… alvenas ĉe la stacidomo… li aŭdos la muzikon… li rigardos al ni… li vidos ke ĉiuj viroj ludas krom mi… li kredos, ke mi ne povas blovi mian trumpeton… ne, ne! Tio ne taŭgas por mi. Se mi ne povas blovi la tutan tempon ni devas havi alian arion por ke mi ne estu silenta.”
“Ne estas eble, Tom… kaj vi, Henry Smiles… vi