Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

devas bati la tamburon laŭ la tempo montrita per mia bastoneto… ne subite rapide kaj post momento malrapide.”

“Estas facile paroli, sinjoro, sed tre malfacile agi. Ĉi tie mi forte batas… tre bone… sed kiam ni estas en la strato mi ne kapablas bati laŭ regula tempo, sinjoro. Kiam ni malsupreniras la straton, mi povas bati ĝin tiel rapide kiel plaĉas al vi, sed kiam ni supreniras, mankas al mi la spiro por rapida frapado… mi preskaŭ ne povas porti la tamburon… laforto foriras. Estus plibone bati rapide dum la malsupreniro kaj malrapide dum la supreniro, ĉu ne?”

“Ne ebla afero, Henry. Vi devos fari longajn promenadojn anstataŭ eniri la drinkejon… muzikistoj ne povas bone ludi kaj multe drinki.”

“Sed mi ne faras tion.”

“Vere? Oni diras ke vi pasigas multajn horojn en la “Blua Porko.”

“Ne por drinki, sinjoro… nur por interparoli kun miaj amikoj.”

“Sed.…”

“… ho! mi konfesas ke de tempo al tempo mi havas glaseton. Ne estas eble rigardi la bieron eniranta la malĝustajn buŝojn la tutan tempon.”

“Jes, jes… sed ni perdas valorajn minutojn. Kaj vi, George Vales…… kial vi faris tiun teruran blovegon je la mezo de la lasta provo?”

“Mi bedaŭras tion, sinjoro… ne estis mia kulpo… estis muŝo kiu restis sur la papero… mi kredis ke estis noto kaj mi ludis ĝin.”

“Ni ne povas permesi muŝojn ĉi tie… morgaŭ mi aĉetos muŝmortigilon… sed nun, ni reludos… ĉu vi ĉiuj estas pretaj? Joseph Barlow! kion vi faras? via violino estas ĉe la dekstra ŝultro!”

“Jes, sinjoro… mi povas plibone ludi ĝin tie… mi estas maldekstromana.”

“Metu ĝin sur la alian ŝultron… ne estas eble ludi ĝin tiamaniere.”