“Sed ĉiam mi.…”
“… ŝangu la pozicion aŭ foriru, la tempo forflugas. Sinjoroj… unu, du tri… ludu.”
Ili ludis. La bruado estis terura. Ŝajnis ke ĉiuj malakordoj kuniĝis amase por fortimigi ĉiujn aŭskultantojn.
“Forte!” kriis Wright, kaj ĉiuj ludis pli laŭte ol iam.
“Forte! forte!” ripetis la orgenisto, kun malespero, kaj denove la bruado pligrandiĝis. Li kriegis: “Haltu!” Ili haltis por ricevi la komplimentojn, kiuj, ili sentis; estas merititaj per la bonega ludado.
“Ho! miaj kompatinduloj, ni neniam sukcesos. Mi petis kaj petegis, ke vi ludu “forte” kaj vi tuj ludis “duoblaforte.” “Forte,” ne estas la angla vorto signifanta “forty”… ho! kion mi povas fari? Eble mi devas tuj instrui vin pri la signifo de la diversaj muzikaj vortoj ankoraŭ unufojon. Aŭskultu… pianissimo signifas mallaŭte… forte signifas…”
Sed, kara leganto, vi nepre devas esti tre laca post la longa vojaĝo kiun ni kune faris de Holando, kaj tial mi proponas ke vi tuj enlitiĝu, ĉar mi deziras konduki vin al grava komerca kunveno morgaŭ posttagmeze ĉe la oficejo de “Kensford Limited.” Do, bonan nokton… dormu bone!
Ĉu vi sufiĉe refreŝiĝis per via nokt-ripozo? Mi ĝojas pri tio. nun, ni devas rapidiri al la kunveno. Eĉ nun ni estas iom malfrue, ĉar la dirketoroj de la firmo jam sidas ĉirkaŭ la tablo en la privat-kontoro. Estas kvar viroj: S-ro Packman, kiu prezidas kiel la oficiala reprezentanto de Klem, S-ro Armstrong kaj S-ro Moody, kiuj reprezentas la oficistojn kaj la laboristojn de la firmo, kaj S-ro Mansard, la administristo, kiu sekvis la malamatan Snooks.
Je la momento je kiu ni eniras, Mansard havas la parolon:
“La afero estos tre facile aranĝebla… ne estas ia dubo ke niaj ĉef-konkuruloj, Sinjoroj Browning, ne povos plilonge funkcii. Mi havigis la sciigon de