Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

privata sed nedisputebla fonto. Ilia kapitalo antaŭ longe malaperis kaj la Banko havas kontraŭ ili grandan hipotekon por kiu ili transdonis la akciojn de la fabriko kiel garantion. La Banko ĵus postulis pluajn garantiojn kaj ili ne povas plenumi la postulon. Estas nepre necese havigi pluajn monrimedojn senprokraste. Laŭ mia takso la nuna stato de Browning, kun la fabriko, provizaĵoj, kaj la sendube bona reputacio kiun ili posedas ĉe sia klientaro, valoras almenaŭ £80,000. Mi opinias ke ni povus akiri la tuton hodiaŭ por kvarono de tiu sumo. Niaj profitoj dum la lasta jaro pligrandiĝis je dudek procento, kaj se ni kaptus ĉi tiun ŝancon forigi niajn ĉef-konkurulojn… kaj memoru, sinjoroj, se ni ne aĉetus, alia firmo nepre faros tion… nia progresado en la venonta jaro estos eĉ pli granda.”

“Estas tre malnova firmo,” diris Armstrong. “Mi konis la patron de la nunaj posedantoj kaj li estis treege bona kaj afabla homo. Estis ĉe li ke S-ro Kensford mem lernis sian komercadon.”

“Kiam oni estras komercan aferon, S-ro Armstrong, oni devas flankenmeti ĉiujn ideojn pri sentimentaleco. La aferoj estas la aferoj.”

“Jes, sed vivu kaj permesu vivi estas ankaŭ bona ideo. Kaj ne forgesu ke ĉi tiuj homoj estas anoj de la sama graflando kiel mi mem… ne fremduloj! Tamen, mi ne intencas ĵeti malvarman akvon sur vian planon. Tute ne. Vi nomis la sumon de £20,000. Ni ne havas la monon. Kial paroli pli longe? Sen la mono ni estas senpovaj.”

“Mi nur petas ke vi voĉdonu por la principo… se vi akceptus tion, ni poste parolos pri la metodoj.”

“Mi ne konsentas pri tio,” diris la Moody, “vi metas la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Trovu la monon kaj tiam diskutu pri la dispono… jen la konsilo de mia edzino.”

“Eble S-ro Packman klarigos tiun punkton,” sugestis Mansard.

“Jes, sinjoroj,” diris Packman, “jes… la mono.