Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kompreneble ni sukcesus havigi la monon se ĝi estus bezonita. Sed… mi pli ŝatus paroli unue pri la principo. Mi havas gravan dubon pri ĝi… same kiel mia amiko, Armstrong, mi ankaŭ bone konis la familion Browning dum multaj jaroj. Feliĉe, S-ro Browning mem mortis antaŭ la aferoj fariĝis malkontentigaj. Li estis vere ĉarma homo… unu el la plej bonaj. Li ofte invitis min al sia hejmo kaj.…”

“S-ro Packman, ĉu ĉi tio estas necesa?” ekkriis la administristo.

“Ha! jes, jes. La tempo en permesas, bedaŭrinde, ke oni parolu pri la mortintoj. Sed S-ino Browning ankoraŭ vivas… ŝi estas iom maljuna nun, sed mi klare memoras kiam ŝi estis la plej belega el ĉiuj junulinoj en ĉi tiu parto de la graflando… ŝi havis ĉiel-bluajn okulojn, oran hararon kaj voĉon kiu similis al la sono de arĝentaj sonoriloj.…”

“Pardonu min, S-ro Packman, sed ĉi tiu estas kunveno de la direktoroj por diskuti gravan aferon kaj mi insistas ke vi evitu ĉiujn aludojn pri viaj amaj aferoj.…”

“Miaj amaj aferoj!!!” indigne protestis Packman. “Vi kuraĝas paroli al mi tiamaniere? Mi povas certigi al vi, ke la sentoj kiujn mi havas, kaj ĉiam havis por tiu nobla sinjorino, estas honestaj kaj mi ne permesos al vi, aŭ al ia alia homo.…”

“Mi reprenas la vortojn,” respondis Mansard, “sed mi devas insisti ke.…”

“Vi estas prava, S-ro Mansard… pardonu min denove.…”

“Mi demandis: Kiamaniere ni povus aĉeti la aferon sen mono,” diris Armstrong, “ĉu vi havas respondon aŭ ne?”

“Kompreneble mi havas, se vi nur donos al mi la tempon,” varme diris Packman, “la du fratoj, kiuj nuntempee estras la aferojn de Browning, estas tre bonaj homoj… mi multe ŝatas ilin… honestaj, energiaj, zorgemaj kaj bone edukitaj junuloj… estas terura tempo por ili.”

“Mi demandis…” komencis Armstrong.

“… kaj mi respondas. Havu iom da pacienco, mia