amiko. Ĉe la banko ni havas iom pli ol £10,000. Se ni decidus aĉeti laŭ la propono de S-ro Mansard, ni devus konsili al la akciuloj, ke estas je ilia avantaĝo ne ricevi dividendon je la nuna tempo, sed utiligi la monon por pligrandigi la profitojn per aĉeto de plua entrepreno.…”
“Ne havi dividendon!” kriegis Moody. “Jen ridinda propono. Multe plibone havi unu dividendon en la mano ol du en la duba estonto.”
“Sed ankoraŭ mankus al ni £10,000,” diris Armstrong.
“… jes, mi priparolos tiun ĉi punkton, se vi afable donos al mi du minutojn… Interrompoj ne helpos,” diris Packman, varme. “Ni aranĝos kun la banko, ke la hipoteko kiun ili jam havas kontraŭ Browning estu transmetata al ni.”
“Mi neniam konsentos al tiu aranĝo,” diris la apotekisto. “Unufoje oni metas sin en la povon de bankisto kaj eliro ne okazos antaŭ la bankrotiĝo.”
“Mi neniam aŭdis pri io, kio estas pli absurda,” diris Moody. “Jen ni havas bonegan komercadon kaj ricevas bonan profiton, kaj anstataŭ disdoni la profiton al tiuj, kiuj laboris por ili, vi proponas donaci ĝin al homoj, kiuj jam estas tro riĉaj.”
“Sinjoroj,” interrompis Mansard, kies pacienco preskaŭ malaperis. “Mi submetis al vi proponon, kiu meritas vian plej zorgeman atenton kaj konsideradon. Estas vere simpla afero. Aĉetante la komercon de Browning, ni tuj forigas niajn ĉef-konkurulojn. Se ni ne farus tion, alia firmo enirus la kampon kaj ni suferus perdojn en la venontaj jaroj. Mi avertas vin, sinjoroj, ke ni nepre devas agi senprokraste.”
“Kial senprokraste? Romo ne estis konstruita en la daŭro de unu tago.”
“Jes, sed leonoj ne staras ĉe la sama loko dum la ĉasisto reiras hejmen por havigi fusilon.”
“Kiam paroli pri leonoj,” demandis Moody. “Ĉu vi imagas ke ni ne havis sufiĉe de malagrablaj spertoj dum la Milito por kontentigi nin por ĉiam rilate pafadon?”