Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“La afero bezonas plilongan diskuton. Ni ne rajtas pruntepreni monon sen la konsento de S-ro Klement… li ne multe scias pri komercaj aferoj, sed li devas havi voĉon en la proponitaj ŝanĝoj,” diris Packman.

“Vi ekmirigas min,” respondis Mansard. “Hodiaŭ la tempo estas je nia flanko, sed morgaŭ estos la posedo de ĉiuj firmoj, kiuj havas intereson en la komercado de Browning. Vi aŭdis mian proponon… se iu el vi havas argumentojn kontraŭ la plano, metu ilin antaŭ la kunvenon. Poste, se mi ne sukcesos forigi ilin per pli bonaj, mi estos kontenta. Alie, mi insistos, ke ni aĉetu sen plua prokrasto.”

“Eble Ĝenerala Kunveno de la akciuloj.…”

“Mil fojojn ne!” tondris Mansard. “Ĉu mi ne diris, ke ni estas la solaj homoj, kiuj konas la malfacilaĵojn de Browning… ĉu vi deziras disvastigi la sciadon al ĉiuj interesotoj? Faru tion, kaj ili eniros la arenon por batali kontraŭ ni.”

“Mi ne estas tute feliĉa pri la afero, sed mi konsentas,” diris Armstrong.

“Vi konsentas? Konsentas forĵeti niajn profitojn… estas ago de malfido,” diris Moody.

“S-ro Moody… vi parolas sen scio de la komerco,” diris Mansard. “Mi klarigos la aferon per simplaj vortoj. Vi scias, ke la firmo de Kensford estas sukcesplena afero, ĉu ne?”

“Mi bone scias tion.”

“Se vi havus monon, ĉu vi volonte aĉetus la tutan entreprenon por vi mem?”

“Sendube… se mia edzino.…”

“Ĉu vi prunteprenus la monon por tion fari se iu proponus ĝin al vi… kun la konsento de la edzino?”

“Kun ŝia konsento, mi kredas, ke jes.”

“Do, kial ne aĉeti similan entreprenon je treege favora prezo kiam la okazo prezentas sin?”

“Ĉar mankas al mi la mono.…”

“Sed la banko.…”

“Mi fine komprenas kaj konsentas… sed mi timas,