Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kion diros la laboristoj kaj aparte la edzino, kiam mi klarigos al ili la aferton.”

“Tion mi mem faros… mi prenas sur min la tutan respondecon.”

“Mia koro ne estas en la afero, sed mia juĝo konsilas ke mi devas voĉdoni por aĉeto,” diris Packman, malgaje.

“Bone… fine ĉiuj konsentas,” diris la administristo.

Poste ili iris al la banko, kie financa subtenado estis aranĝita kaj la vojo por la aĉeto de Browning faciligita. Konferenco inter la du fratoj Browning kaj la direktoroj de Kensford okazis je la sekvinta tago. Mansard metis la proponon antaŭ la kunvenon. Liaj finaj vortoj estis: “Jen nia propono, sinjoroj… ni pagos al vi hodiaŭ la sumon de £20,000 por la aĉeto de la tuta entrepreno de Browning, kaj vi du sinjoroj donos al ni garantion, ke vi ne eniros similan komercan entreprenon en la daŭro de dek jaroj.”

“Tio estas malamika kondiĉo,” diris la plimaljuna frato. “Hodiaŭ mi jam havas tridek-kvin jarojn kaj la sola komerca sperto, kiun mi posedas, estas akirita en nia propra fabriko. Ĉu vi deziras, ke mi restu senlabora ĝis mi estas preskaŭ tro maljuna por ion fari?”

“Kaj mi havas tridek jarojn,” diris la alia. “Ĉu ne kontentigos vin, se ni konsentus ne partopreni en simila komercado en distanco de cent kvindek mejloj… tiu kondiĉo donus al ni la ŝancon havigi laboradon kun firmo en Londono.”

“Jes, kaj vi tuj okupus vin por altiri la mendojn de via nuna klientaro por tiu firmo, je nia kosto. La sumo, kiun ne proponas al vi estas sufiĉe granda por ebligi, ke vi eksiĝu el la komerca mondo,” diris Mansard.

“Vere? Mi devas sciigi al vi, ke el tiu sumo ni devas repagi nian ŝuldon ĉe la banko, kaj el la restaĵo aranĝi por la vivtenado de niaj patrino kaj fratino… ĉu estas honorinda propono devigi, ke ni forprenu la komfortojn de du malfortaj virinoj anstataŭ labori kiel honestaj homoj?”

“Almozuloj ne povas elekti.…”