“Ne… tion mi ne permesas al vi, S-ro Mansard,” interrompis Packman. “S-ro Browning estas ĝentilhomoj… amikoj de Armstrong kaj mi mem… ni tre ŝatas ilin kaj ne permesos ke ili suferu je niaj manoj.…”
“Mi certe ne intencis insulti S-rojn Browning,” diris Mansard, ĝentile, “estas nur malnova diraĵo, kiu venis el la buŝo neatendite… pardonu min, sinjoroj.”
“Ni komprenas,” diris Fred Browning, kun afabla rideto, kaj mi ankaŭ opinias ke la vortoj, kvankam fortaj, havas en ili verecon. Ni ne povas fari elekton… nur fidi je via sento de justeco. Sed pri viaj kondiĉoj: Ĉu vi ne povas uzi niajn servojn en la fabriko, kie ni plibone scias ĉion ol aliaj homoj? Vi nepre bezonos spertulojn por zorgi viajn interesojn.”
“Ni ne havas sufiĉe favoran opinion pri viaj kapabloj… vi jam faris unu malsukceson kaj eble fuŝadus la nian.”
“Tio ne estas vera… mankis al ni sufiĉa kapitalo, alie ni povus rapide rebonigi la aferojn. Nur la subita kaj tute neatendita falado de prezoj metis nin en financajn embarasojn.”
“Sed ekzistas alia kialo… vi tiel multe parolas pri viaj aferoj, ke ni ne povas havi fidon pri via prudento.”
“Pardonu min, sinjoro, se ni parolis tiel malkaŝe, ni opinias ke vi estas honestaj homoj, kiuj.…”
“Jes, kaj vi prave opinias,” diris Packman. “Mi konis vian patron kaj povas diri al vi…”
“… ke vi povas helpi nin? Ni jam aŭdis multajn belajn paroladojn de diversaj amikoj, sed ĝis nun neniu ofertis al ni amikan agon.”
“Mi tre ŝatus helpi in, sed.…”
“… sed?”
“Mi ne estas komercisto. Mi devas esti gvidata de la sperto de nia administristo.”
“Do, ne perdu la tempon per senutilaj vortoj. Vi insistas pri la kondiĉo, S-ro Mansard?” diris la pli maljuna frato.