Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Sen tiu kondiĉo, la aĉeto ne okazos.”

“Ĉu vi subskribos la kontrakton, Ernest?” li demandis al la frato.

“Ŝajnas esti la sola vojo… jes… mi subskribos, Fred.”

“S-ro Packman havas la dokumenton… kompreneble vi bezonos iom da tempo por tralegi kaj studadi ĝin?”

“Ne… S-ro Packman havas tro bonan reputacion por ke ni timu trompadon… donu al mi la paperon, ĉar ni havas aliajn aferojn por prizorgi.”

“Unu momenton, sinjoroj,” diris Packman, “mi devas alvoki atestantojn.”

La sonorilo eksonis kaj la pordo malfermiĝis.… Eniris oficisto.

“Mi bezonas du el vi por fari ateston, James.”

“Jes, sinjoro… sed… S-ro Klement ĵus eniris la oficejon… ĉu mi devas peti, ke li eniru, sinjoro?”

“S-ro Klement estas ĉi tie? Kompreneble, petu ke.…”

“Lia ĉeesto ne estas necesa,” diris Mansard, timante pluan prokraston.

“Sed almenaŭ dezirinda, ĉu ne?”

“Ho! rapidigu la aferon… ni jam perdis tro multe da tempo,” diris Fred Browning.

“Jes… tro multe… mi faris promeson al la edzino ke.…”

“Moody! se vi farus pluan aludon pri via edzino en ĉi tiu ĉambro, mi vere rompos al vi la kolon,” diris Armstrong.

“Pasigu al mi la dokumenton, mi petas… kien mi devas meti la nomon… ĉi tien?”

“Jes… sed la atestantoj… mi havigos ilin por vi,” kaj Packman turnis sin al la atendanta oficisto: “Alvoku Simmings kaj diru al S-ro Klement, ke mi estos kun li post du minutoj.”

Post kelkaj sekundoj la junulo revenis kune kun Simmings. “Bonvolu atesti la subskribojn de Sinjoroj Browning,” diris Packman. Fred prenis sian plumon kaj pretiĝis skribi