kiam eniris la ĉambron nia amiko, Klem. Liaj kunuloj preskaŭ ne rekonis lin. Li estis vestita tiel laŭmode, aspektis tiel sane kaj memfide, ke je la unua rigardo li ŝajnis alia homo.
“Bonan tagon, sinjoroj. Ĉu okazas io grava?”
“Jes, S-ro Klement.… Bonvenon hejme,” diris Packman, “… estas… estas kunveno por la aĉeto de la komerco de Browning… S-roj Browning nun pretiĝas por subskribi la dokumenton.”
“Ni… Kensford… aĉetas la komercon de Browning… ne estas eble… mi ne komprenas,” ekkriis Klem.
“Mi volonte klarigos la aferon al vi laŭdetale poste,” diris Mansard.
“Poste? Mi devas sciiĝi pri ĉio antaŭ ol oni faras ion definitivan. S-roj Browning, mi revenis subite por peti intervjuon kun vi pri viaj aferoj. Ne subskribu tiun paperon… ni trovos pli bonan vojon ol tiu jam proponita.”
“Sed tempo estas valora,” respondis Fred. “Ni nepre devas aranĝi niajn aferojn hodiaŭ.”
“Havu fidon je mi, mi petas. Se mia plano ne plaĉus al vi, vi povus sekvi la nunan… amikoj, bonvolu lasi min sola kun S-roj Browning. Poste, mi diros al vi tion, kion ni decidis.”
La aliaj direktoroj… antaŭ unu momento Napoleonoj de Komerco, kaj nun humilaj kiel knaboj, kiujn la farmisto kaptis en sia fruktĝardeno kun pomoj en la poŝoj, eliris la ĉambron kun vera ekmiro. Ĉu ĉi tiu estas Klem… kompatinda Klem, kiu ĉiam sekvis ilian konsiladon senhezite, kiu ĉiam agis laŭ iliaj deziroj, kaj kiu nun ĝentile elpuŝas ilin el la ĉambro? Se tio estas la rezultato de vojaĝoj eksterlande, kaj la studado de Esperanto, tiam Klem nepre devos resti hejme por la estonto!