LA tempo alvenis por reiri al la ŝipo. Stranga afero, ke mi
faras tiun proponon, ĉar vi ĵus renkontis Klem en Mellowdale.
Sed por ke vi bone komprenu la tutan historion, estas
necese reiri por rikolti diversajn sciiĝojn. Tial, vole-nevole,
mi devas konduki vin al Harwich. Dank’ al la akurateco
de miaj planoj, ni alvenas je la momento kiam niaj du amikoj,
Klem kaj Merchant, venas por trovi komfortajn seĝlokojn
en la vagonaro.
Estas vere feliĉa momento, ĉar mi povas denove helpi ilin en tiu penado. Granda amaso samtempe serĉas kupeojn, sed sen iaj falsaj paŝoj mi tuj kondukas ilin al bonaj lokoj en la manĝvagono. Ili sidiĝas sen ia penso pri la klopodoj kiujn mi faris por ili, kaj komencas paroli.
“Jen la finaĵo antaŭ la fina finaĵo de Finlando,” diris Merchant, kiu havas la strangan kutimon ne diri unu vorton kiam li povas uzi ses.
“Estis por mi mirinda travivo, sinjoro,” diris Klem, “certe mi trezoros por ĉiam la plezurojn, kiujn mi ricevis dum la lastaj du monatoj. Malpacience mi atendos ĝis la venonta kongreso en Nürnberg… vi estos tie, ĉu ne?”
“Mi esperas; sed intertempe devas fari multon… homoj, kiuj prenas sur sin oficialajn respondecojn en la Esperanto-Movado neniam rustiĝas. Tamen, estas bona rekompenco, ĉar ni havas inter ni pli multe da junaj maljunuloj ol en ĉiuj aliaj movadoj en la mondo. Sed vi venos al nia Brita kongreso je Pentekosto, ĉu ne?”
“Espereble, sed kie okazos la kongreso?”
“La konsilantaro ankoraŭ ne decidis… kial ne en Mellowdale?”
“Tion mi tre ŝatus… sed mankas ĉe ni hoteloj por pli ol eble dek vizitantoj samtempe.”
“Jes… mi forgesis tion. Tamen, mi certe venos por fari paroladon ĉe la Instituto, laŭ via invito.”
“Tio multe plaĉos al S-ro Grant kaj mi mem.”