“Ĉu vi restos longatempe en Londono?”
“Eble kelkajn semajnojn… mi ne konas la ĉefurbegon kaj deziras vidi la ĉefkonstruaĵojn kaj vidindaĵojn. Mi jam skribis leteron al Sir James Cant, nia Parlamenta reprezentanto, por havigi bileton por aŭskulti debaton en la ‘Domo.’”[1]
“Estos amuza okazo por vi, Klem… la parlamentanoj ŝajne kapablas fari paroladojn dum sia dormado.”
“Sed la ĵurnaloj ĉiam priskribas la paroladojn.…”
“… kvazaŭ ili estas perloj de grandega valoro, ĉu ne? Jes, estas mirinde kiamaniere la parlamentanoj kaj la ĵurnalistoj subtenas unu la aliajn kaj kuniĝas por trompi la publikon. Kelkafoje mi vizitis la ‘Domon’ kaj ĉiam notis la samajn aferojn… unu deklamas kaj paroladaĉas, dum la aliaj, anstataŭ aŭskulti lin per ambaŭ oreloj, laŭte rakontas anekdotojn al la aliaj. Ĉu la parolanto ofendiĝas? Tute ne… li parolas, ne al ili, sed al la ĵurnalistoj en la gazetista galerio. La sekvintan matenon, la parolado aperas en ĉiuj ĵurnaloj kiuj subtenas la partion de la parolinto kaj la aliaj silentas pri ĝi. La vortoj: ‘laŭtega aplaŭdo,’ per kiuj la raportoj finiĝas estas eltiritaj el la imago de la ĵurnalistoj mem. Kaj la Mondo ne ŝanĝiĝas… la steloj vizitas unu la aliajn same kiel antaŭe… la suno leviĝas kaj subiras… la homoj manĝas, laboradas kaj dormadas… floroj kaj legomoj kreskas… kaj la parlamentanoj prenas sur sin la krediton por ĉio.”
“Sed ili faras la leĝojn de la lando.…”
“Malfeliĉe, jes! Kaj poste, kio okazas? Ni devas pagi al la advokatoj por klarigi al ni la signifon de la novaj leĝoj.”
“Vi farus bonan parlamentanon, sinjoro.”
“Ho! Klem… ĉu mi vere estas tiel babilema? Ĉu vi ne scias, ke por esti sukceso en la ‘Domo,’ oni devas posedi la kapablon diri multon sed samtempe esprimi nenion. Eble vi memoras la vortojn kiujn Bassanio diris rilate al sia amiko, Graŝiano: ‘Li parolas teruran kvanton da nenio…
liaj pensoj estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj en du buŝeloj da
- ↑ La Parlamento estas ĉiam nomata “La Domo.”