grenventumaĵo: la tutan tagon vi serĉos ilin antaŭ ol trovi, kaj trovite ili ne valoras la serĉadon’… jen vi havas bonan bildon por sukcesplena parlamentano… sed, rigardu la horon… ni devas aranĝi niajn aĵojn… jen estas viaj libroj.… Bedaŭrinde, mi estis tro malsana dum la transirado por legi eĉ unu paĝon. La trezoroj de Literaturo estas granda konsolado hejme, sed tute maltaŭgas por forigi la dolorojn de maltrankvila maro… ho! eĉ nun mi sentas la teruran ruliĝadon de tiu abomena ŝipo. Kial la scienculoj ne sukcesis eltrovi plibonan metodon por iri de unu lando al alia?”
“Oni povas flugi” diris Klem.
“Flugi! Terura penso! Kelkaj amikoj diras ke la aero kaŭzas eĉ pli grandajn mizerojn ol la maro, sed tio ne estas ebla… ŝajnas al mi ke la sola rimedo estas tuneloj… ha! jen estas la antaŭurboj de Londono. Mi ĉiam ĝuas vizitojn alilande, sed la plej granda ĝojo el ĉio estas reiri al la hejmurbo… la plej bela, komforta kaj ŝatinda el ĉiuj lokoj sur la tero.”
Ĉe la doganejo Klem preskaŭ kaŭzis sensacion. La oficisto diris al li, kiel kutime: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?”
“Jes,” respondis Klem, “ĉi tiu pakaĵo estas plena de aĵoj kiujn mi aĉetis eksterlande… bonvolu ekzameni ilin kaj mi pagos al vi la necesajn impostkostojn.”
“Sinjoro, mi levas pro vi la ĉapelon… vi estas la sola homo kiu tiel malkaŝe parolis al mi en la daŭro de la nuna jaro… se mi povus, mi ne kostigus al vi unu pencon. Kontraŭe, mi donacus al vi oran medalon por via honesteco.”
La amikoj manpremis kaj promesis vidi un la alian en Mellowdale post kelkaj monatoj. Tiam Klem eniris aŭtomobilon kaj veturis al la “Hotelo Kingsley”… rekomendita al li pro tio, ke ĝi staras apud la oficejo de la Brita Esperatista Asocio… kaj post iom da ripozo eliris al la strato por fari sian unuan solan promenadon tra la grandega