Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

urbo. La malnova sento de soleco baldaŭ kaptis lin, kaj tial li subite turnis la piedojn al la B.E.A., kredante ke interparolo kun S-ro Butler rebonigus la spiritojn. S-ro Butler estis, kiel kutime, treege okupata, sed kun sia natura ĝentileco, flankenpuŝis la leterojn kaj kun peza koro pretiĝis dediĉi duonan horon al la servo de la vizitanto.

“Mi estas amiko de S-ro Merchant,” diris Klem.

“En tiu okazo vi estas amiko de ni ĉiuj,” respondis S-ro Butler, kapklinante kun gracio, kiun eĉ la plej famaj aktoroj povus envii. S-ro Butler akceptis lin, kvazaŭ li estas la sola homo en la mondo, kiun li deziras renkonti je tiu tempo… admirinda trajto en la karaktero de sekretario. Klem tuj amikiĝis kun li kaj promesis ke li nepre ripetos la viziton antaŭ ol foriri el Londono. S-ro Butler ne tro multe entuziasmiĝis pri tiu minaco, ĉar li jam dediĉis pli longan tempon al Klem ol li rajtis disponi, kaj ne ŝatis la ideon de plua perdo. Li ankoraŭ ne sciis, ke Klem havas grandan renton kaj la povon helpi la asocion laŭ granda financa grado. Se li estus posedinta tiun sciigon, eble Klem neniam elirus senkoste, ĉar kvankam nia bona sekretario estas vera idealisto, li ĉiam tenas unu okulon firme fiksitan sur la “eblecojn.”

Klem denove promenadis la stratojn sencele, sed subite trovis sin antaŭ sia hotelo. Li eniris… kial li ne sciis. Oni tuj transdonis al li leteron. Klem ne atendis tion kaj anstataŭ malfermi ĝin, pasigis almenaŭ kvin minutojn per vanaj imagoj pri la sendinto. Ne trovinte kontentigan solvon li fine faris tion, kion li devis fari komence… li malfermis ĝin. Ĝi estis invitkarto de Lady James Cant kaj diris:


Queen’s Park Avenue, W.

“Lady James Cant sendas siajn respektplenajn salutojn al S-ro Klement Kensford kaj esperas ke li faros al ŝi la honoron vespermanĝi kun Sir James kaj ŝi mem je la 8a, ĵaŭdon la 19an. Se plaĉus al S-ro Kensford, Sir James kondukus lin al la ‘Domo’ poste.”