Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La neatendita invito faris al Klem la plej grandan impreson. Hejme, Sir James havas la reputacion esti iom snobema, sed jen li montras sin tre agrabla al junulo, kiun li ankoraŭ ne konas, kaj simple pro tio, ke li venas el la vilaĝo Mellowdale. Kompreneble Klem ne havis la plej malgrandan ideon pri interparolo, kiu okazis inter Sir James kaj lia edzino. Permesu ke konfidu la sekreton al vi.

“Jen estas letero de ia Klement Kensford, petante ke mi sendu al li enirbileton por la ‘Domo.’ Ŝajnas al mi ke mi renkontis la nomon antaŭe, sed kie, mi ne povas memori.”

“Kensford?” diris la edzino. “Estas la filo de Henry Kensford, kiu perdis sian vivon en aŭtomobila akcidento kune kun lia filo antaŭ eble du jaroj… jes, mi memoras… li havis pli junan filon, kiun li traktis tre maljuste… li heredis la tutan posedaĵon de la patro.”

“En tiu okazo, ĉi tiu homo estas riĉulo?”

“Sendube.”

“Serĉu detalojn kaj se estas la sama homo, ni devas inviti lin vespermanĝi… li povos helpi nin en Mellowdale poste.”

“Bona ideo… sed mi ankaŭ havas alian. Mi invitos Rose Browning por la sama vespero… ŝi vizitas mian onklinon nuntempe. Se mi ĵetus ilin kune, eble bona edziĝo sekvus.”

“Ho! vi virinoj… ĉiam la sama ludado. Tamen, la ideo estas bona, ĉar ili povus interparoli anstataŭ devigi min diskuti aferojn kun li. Des, antaŭ ol sendi la inviton, certiĝu pri la faktoj… mi ne deziras dediĉi tempon al sentaŭguloj.”

Feliĉe, Klem ne suspektis la kialon de la invito. Li havis aliajn ĝenojn antaŭ si, ĉar mankis al li taŭgaj vestoj por ceremonia vizito. Li iris al la ĉef-pordisto.

“Mi ĵus ricevis inviton vespermanĝi ĉe impona afero kaj ne havas kun mi taŭgan vestaron. Ĉu vi povas rekomendi al mi tajloron kiu povus havigi al mi novajn vestojn en la daŭro de du tagoj?”