“Tajloron, sinjoro… ne, mi kredas ke tio ne estus ebla, sed se vi iros al ĉi tiu adreso (la pordisto samtempe skribis sur paperon) en Regent strato, oni certe kontentigos vin. Oni diras ke eĉ se vagulo enirus per unu pordo… kompreneble kun mono en la poŝo… li povus aĉeti vestarojn, havi banon, razon, kaj post revestiĝo per novaj vestaroj, eliri per alia pordo aspektante kiel ano de la nobelaro.”
“Dankon… jen por vi… mi certe sekvos vian konsilon.”
Klem veturis al Regent strato kaj eniris grandiozan Magazenon. Li elspezis sufiĉe grandan sumon da mono, sed fariĝis la posedanto de la plej mirinda vestaro, kiun oni povus facile imagi. Li pasigas la tutan vesperon en sia dormoĉambro, vestante kaj malvestante sin per la diversaj aĉetaĵoj. Kiam li surmetis la frakon li staris antaŭ la spegulo preskaŭ tiel longa kiel belega virino… admirante sin mem kun vera entuziasmo. Nur unu detalo kaŭzis al li veran ĝenon… la servisto ĉe la Magazeno forte rekomendis, ke li portu nur kravatojn, kiujn li povus ĉirkaŭligi por si mem… la jam fiksitaj estas malpermesitaj en la sociaj rondoj. Klem aĉetis dek du blankajn por vespera uzo. Unu post la alia tuj ruiniĝis pro la mallertaj fingroj de la junulo. Klem havas grandan paciencon pri preskaŭ ĉiuj aferoj, sed kiam estis afero pri perdita kolum-butono aŭ rompita botlaĉo, li tuj koleriĝis. Kaj je tiu okazo, li preskaŭ freneziĝis pro la vanaj klopodoj aranĝi la kravaton taŭge. Multaj aliaj homoj suferas same. Napoleono perdis la batalon de Waterloo kiel vera filozofo, sed kiam oni servis al li malvarman kafon, li laŭte blasfemis. Lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon. Mi povus rakonti similajn aferojn pri mi mem, sed eble mi jam diris sufiĉe pri famuloj! Jes, Klem ne estas sola en ĉi tiu afero. Li forĵetis la novajn kravatojn