kaj denove eliris por aĉeti aliajn… jam fiksitajn. Unu li surmetis, rigardis sin ankoraŭ unu fojon ĉe la spegulo, ŝatis la efekton kaj diris: “Al la diablo kun la regulo… jen la kravato por mi.”
Kiam fine venis ĵaŭdo, li estis en stato de granda eksciteco. Li vestiĝis almenaŭ unu horon antaŭ la horo por lasi la hotelon kaj pasigis la intertempon antaŭ la spegulo. Ĉe la butontruo li portis belan blankan rozon… la emblemo de lia graflando… kaj sur la lito restis bukedo da diantoj, kiujn li antaŭvidis donaci al sia gastigantino. Li ne sciis la kutimojn de Londono, sed opiniis ke estus plibone fari eraron kun floroj ol sen ili, kaj li agis saĝe, ĉar per tiu donaco li tuj gajnis la estimon de la edzino. Same kiel multaj aliaj virinoj, kiuj edziniĝis kun publikaj homoj, ŝi antaŭ longe suferis seniluzion. Sir James estas bona edzo, sed ne montras al ŝi tiujn ŝatitajn ĝentilaĵojn, kiujn virino amas eĉ pli ol ornamaĵojn. la afabla penso de Klem faris al ŝi bonegan impreson pri lia karaktero kaj, kiel vi poste sciiĝos, ŝi neniam forgesis ĝin.
Responde al lia sonorado ĉe la domo de Sir James, bele vestita lakeo tuj malfermis la pordon.
“Bonvolu eniri, sinjoro,” li diris, kiam Klem prezentis sian karton. Li helpis al Klem demeti la surtuton, prenis liajn gantojn kaj ĉapelon, kaj ŝajne intencis preni ankaŭ la bukedon, sed tion la junulo ne permesis: “Mi mem transdonos la florojn al Lady Cant,” li diris.
En la salono li estis prezentita al tri aliaj gastoj.… Kapitano kaj S-ino Morris, kiuj ĵus revenis hejmen post longa restado en Hindujo, kaj Fraŭlino Browning. La momenton je kiu Klem turnis siajn okulojn al ŝia bela vizaĝo kaj vidis ŝiajn bluajn okulojn kaj oran hararon, lia koro komencis forte bati… fine, li pensis, mi trovis la knabinon de miaj sonĝoj; sed, anstataŭ fari bonan impreson ĉe ŝi de la komenco de ilia konateco, li ruĝiĝis kaj nur kapablis balbuti kelkajn tute ne inteligentajn vortojn. Tamen, F-ino Browning metis lin el la embaraso.