Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ho! kiaj belegaj floroj… ĉu vi mem kreskigis ilin?”

“Bedaŭrinde ne… mi aĉetis ilin por Lady Cant. Mi esperas ke ŝi ne akceptos… ke ŝi ilin akceptos.”

“Kompreneble ŝi akceptos ilin… kiu ne akceptus ilin… ha! jen ŝi venas. Annie, mi envias vin.… S-ro Kensford alportis por vi la plej belegajn florojn.”

“Por mi, S-ro Kensford? Tutkore mi vin dankas. Tuj post la ricevo de via letero, Sir James kaj mi malpacience atendis la plezuron vidi vin ĉe ni… estas vera ĝojo renkonti vin… vi jam konas niajn aliajn amikojn, ĉu ne?”

“Jes, sinjorino… Sir James prezentis min… estas plezuro por mi… mi… mi dankas vin,” kaj denove la povo paroli forlasis lin.

Ĉe la vespermanĝo li havis ĉe sia flanko la ĉarman fraŭlinon kiu tuj kaptis lian koron. Ŝia voĉo sonis dolĉe en liaj oreloj… eĉ pli dolĉe ol la kanto de la najtingalo en la valoj apud Mellowdale. Li sentis, ke la plej granda ĝojo en la mondo estus sidi apud ŝi kaj aŭskulti ŝiajn dolĉajn notojn ĝis la fino de la vivo. Feliĉe Kapitano Morris estis senĉesa parolanto, kaj tial ne estis necese, ke Klem diru ion al la aliaj gastoj… li povis doni sian tutan atenton al F-ino Browning, kiu babiladis gaje kaj facile pri siaj travivoj en Londono. Ho! ŝi jam havis bonegan tempon en la lastaj du-tri semajnoj… teatroj, ekskursoj kaj tiel plu.

“Devas esti ĝuinda okazo iri alilanden,” ŝi diris, “ĝis nun mi ne foriris el Anglujo. Ĉu vi?”

Kun iom da fiereco Klem menciis sian ĵus finitan vojaĝon.”

“Esperanto?… mi neniam aŭdis la vorton antaŭe… vi multege interesas min. Mi lernis la francan kaj germanan lingvojn ĉe la lernejo, sed mi devas konfesi ke mia parolkapableco estas tre malgranda… mi certe hezitus fidi al mia scio de ili, se mi devus iri al la landoj, kie oni parolas ilin.”

“Sed ĉiuj povas facile paroli Esperanton, fraŭlino.…”