“… ne ĉiuj… oni devas havi naturan talenton por akiri lingvojn.”
“Tute ne. Mia amiko, la vikario de Mellowdale.…”
“Mellowdale?… ne povas esti, ke vi scias ion pri tiu vilaĝo?… vi ne povas esti parenco de tiu kanajlo, kiu ruinigis mian patron kaj mian tutan familion per siaj trompoj.”
“Mi certe ne scias pri tio, kion vi aludas… bonvolu klarigi la tutan aferon al mi?”
“Kompreneble… mi ĵus sciiĝis ke morgaŭ miaj fratoj devos vendi nian komercon al la firmo Kensford… la sama nomo kiel la via… ho! estas terura afero, sed mi klarigos ĉion de la komenco… se tio havus intereson por vi?”
“Jes… mi treege interesiĝas pri la afero… mi ŝatus scii eĉ pri la plej malgrandaj detaloj.”
Kaj F-ino Browning rakontis al li la plenan historion de la familio Kensford, kiamaniere Henry Kensford gajnis posedon de la sekretoj de ŝia patro kaj poste ruinigis la aferojn de la firmo de Browning per siaj senĉesaj atakoj kontraŭ ĝi.
“Kaj nun, S-ro Kensford,” ŝi diris, kiam la rakonto estas finita, “vi komprenos kial mi ne deziris, ke vi estu parenco de tiu familio, ĉar, kvankam la patro kaj unu filo mortis, oni diras ke ankoraŭ vivas alia filo, kiu nepre havas la samajn malbonajn trajtojn kiel la aliaj.”
“Sed… F-ino Browning… mi estas tiu alia filo… mi estas la viro kontraŭ kiu vi faras viajn akuzojn.”
“Vi… vi… ho! kial vi permesis, ke mi diradu la tuton? ĉu tio estis amika ago? Mi neniam parolos al vi denove… ne… neniam!”
“Vi ne komprenas, fraŭlino… mi ne sciis ion pri la afero… mi ne povis… tamen, mi tuj rebonigos ĉion… mi.…”
“Facile estas paroli pri rebonigo, kiam eĉ morgaŭ, via firmo proponas aĉeti la nian.”
“Devas esti eraro… mi ne aŭdis unu vorton pri tia propono.…”