Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ili jam faris oferton kaj mia frato skribis ke ili nepre devos ĝin akcepti, ĉar la banko ne plilonge permesos… ho! mi ne povas klarigi plu.”

“Mi jam scias sufiĉe, fraŭlino, kaj morgaŭ matene mi tuj reiros hejmen por ĝustigi ĉion… jes… je via tuta kontentigo.… Vi diris ke vi neniam parolos mi ne kuraĝus veni al vi por diri eĉ unu vorton… sed, se mi sukcesus… kaj mi intencas sukcesi… tiam vi devos forigi tiun konstaton… vi devos permesi ke mi… ke mi.…”

“S-ro Kensford, mi bone komprenas ke vi deziras montri al mi iom da ĝentileco; sed estas agoj, ne vortoj, kiuj havas valoron en ĉi tiu mondo.”

“Ne timu, mi tuj agos.”

“Ĉu vi estas preta, S-ro Kensford?” interrompis Sir James. “Mi devas tuj iri al la ‘Domo,’ sed vi pliŝatas, vi povas ankoraŭ resti ĉi tie kun miaj geamikoj.”

“Mi dankas vin, Sir James, sed bedaŭrinde mi devos tuj prepariĝi por mia reveno hejmen… mi… esperas ke vi permesos, ke mi iru kun vi je ia estonta tempo.”

“Kompreneble… mi estas je via dispono,” diris Sir James, kiu lerte kovris sian surprizon.

“Ĉu vi nepre devas forkuri?” demandis Lady Cant.

“Jes… mi ĵus memoris… mi nepre devas reiri hejmen per la plej frua vagonaro… eĉ hodiaŭ vespere, se tio estus ebla… ĉu vi afable pardonos mian tujan foriron?”

Klem preskaŭ forkuris el la domo. Kapitano Morris diris, ke je la unua ekrigardo li bone vidis, ke la junulo havis tre strangan mienon… kvazaŭ iom el lia cerbo faras libertempon, aŭ povas eĉ esti ke li faris teruran krimon.

“Vi faris eraron pri li,” diris Lady Cant. “Mi opinias ke li estas timulo kaj ke lia unua vizito inter ni montriĝis tro granda travivo por li… mi estas certa ke li estas bona junulo.”