“Eble… sed en Hindujo…” kaj la kapitano denove parolis pri mil aferoj, kiuj ne havis rilaton al Klem.
Poste, Rose Browning klarigis kio okazis inter ŝi kaj nia amiko.
“Do, mi ne eraris pri li,” diris Lady Cant, “Vi povas esti certa ke tiu junulo parolis la veron… li nepre helpos viajn fratojn. Li havas bonan kaj vere honestan vizaĝon… ne juĝu lin ĝis vi ricevas pluajn detalojn.”
“Mi nature ŝatus kredi lin, sed la cirkonstancoj parolas tro laŭte kontraŭ li.”
“Vi ankoraŭ ne scias la tuton… atendu ĝis la plena historio de la afero venas en viajn manojn.”
“Kial vi defendas lin? Vi ne konis lin ĝis hodiaŭ.”
“Ne, sed li alportis al mi ĉi tiujn florojn… kaj mi ne ricevis florojn de iu viro de post la tago de mia edziniĝo… mi havas grandan fidon pri li.”
“Ne mi… sed, supozu ke vi donu al mi unu el viaj diantoj… eble tio helpos min havi plibonan fidon.”
“Jen vi estas, kara Rose, portu ĝin sur la koro kaj sendube sonĝoj baldaŭ fariĝos veraĵoj.”
LA viroj, kiuj fanfarone imagas, ke ili apartenas al la supera
sekso grave eraras. Kiam estas simpla afero pri la konstruado
de lokomotivo aŭ vaporŝipo, aŭ aliaj inĝenieraj entreprenoj,
ili havas la avantaĝon, sed kiam rilatas al tiuj imponaj ĉiutagaj
aferoj, kiuj helpas al la komforto de la vivado, kiel, ekzemple,
la pakado de valizo, tiam la viro fariĝas malforta vermo en
komparo kun Ŝia Reĝa Moŝto, La Virino.
Nia amiko, Klem, servas kiel bona ekzemplo de tiu konstato.