Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kiam li unue preparis sin por foriri el Mellowdale por viziti Finlandon, li imagis, ke unu valizo taŭgus por enteni liajn vestaĵojn, sed F-ino Moss, kiu prizorgis liajn aferojn hejme, konsilis, ke li prenu du. “Tiam,” ŝi diris, “estos sufiĉa spaco por enmeti pluajn aĵojn, se vi okaze farus postajn aĉetojn.…” Tiun konsilon li akceptis, sed spite tion, li devis havigi trian en Helsingforso, ĉar la objektoj kiujn F-ino Moss enmetis kun la plej granda facileco, obstine rifuzis repreni siajn lokojn, kiam la tempo venis por reenpaki ilin. Estis por li stranga sperto. Li antaŭe bone notis kiamaniere F-ino Moss faldis liajn ĉemizojn, subvestojn kaj vestarojn ĝenerale… ŝi simple donis al ili tuŝeton tie kaj tie kaj ili tuj falis en siajn proprajn lokojn sen ia malfacileco… ili okupis nur duonon da spaco ol ili ŝajne bezonis antaŭ la tuŝetoj de tiuj lertaj manoj. Sed Klem tuŝetis kaj retuŝetis; li premegis kaj puŝegis; li stariĝis sur la kovrilon kaj saltegis; sed la valizoj rifuzis agis laŭ lia volo. Estis absolute necese havigi pluan. La sama afero ripetiĝis en Berlino pro la multaj aĉetoj, kiujn li faris tie. Sed la plej granda dilemo okazis, kompreneble, post la aĉeto de la nova vestaro en Londono. Reveninte al la hotelo de la domo de Sir James, li tuj supreniris al sia dormoĉambro kaj kun vera konfuzo rigardis al la diversaj objektoj kiuj kuŝis en ĉiuj partoj de la ĉambro.

“Ho! mi neniam sukcesus enmeti ĉi tiun grandan amason da aĵoj en kvar malgrandajn valizojn… mi nepre bezonos ŝarĝ-vagonon! Eĉ se mi havus sufiĉe da valizoj, mi ne povus enmeti la tuton en la daŭro de malpli ol du tagoj. Certe, mi devas havi helpon… eble en la hotelo estas homo, kiu donos al mi konsilon.” Li sonorigis kaj ĉambristino baldaŭ venis kun la kutima demando: “Ĉu vi sonorigis, sinjoro?”

“Jes… mi devas foriri morgaŭ matene je la sepa kaj ne povas enpaki miajn posedaĵojn… la butikoj jam fermiĝis kaj ne estas eble havigi pluajn valizojn. Kion fari?”

“Ne ĝenu vin, sinjoro… estos simpla afero… mi