povas fari la tuton en duona horo… jes… mi trovos skatolon por la pezaj aĵoj… la botoj, broŝoj, libroj ktp… kaj tiam estos sufiĉa spaco en la valizoj… ho! jes, sinjoro, mi povos facile enpaki la aliajn objektojn en la kvar valizojn… mi faros la tuton antaŭ ol vi povos palpebrumi du fojojn… nur diru al mi, kion vi bezonos por porti morgaŭ, por ke mi povu ellasi ilin por vi.”
Klem rigardis ŝin kun la plej granda admiro, kiam ŝi atakis la grandan laboradon. Ho! la mondo ne enhavas ion egalan al la false-nomita “malforta sekso.” Liaj pensoj reiris al la ĉarmeco de Rose Browning… la plej dolĉa ano en la ina mondo… kaj denove al la maldika, ŝajne-malforta knabino, kiu per rapide-movantaj manetoj aranĝadas la antaŭe minacantan amason da objektoj… unu post la aliaj ili falis en la valizojn kaj je la fino de duona horo ili ĉiuj malaperis de lia vido. Mirinda laboro farita de tre ordinara… laŭ aspekto… virineto! Kun ĝojo kaj dankemeco li donis al ŝi anglan funton.
“Ne sinjoro, mi ne povas akcepti tiom multe por tia malgranda tasko,” ŝi protestis.
“Malgranda!!!” ekkriis Klem. “Estas vera miraklo… mi insistas, ke vi akceptu kaj kun ĝi miajn tre sincerajn dankojn.”
“Sed estas mon por nenio.”
“Ni havas malsamajn opiniojn pri tio.”
“Se vi estas kontenta, sinjoro, mi ne devas plendi, mi nur esperas, ke se iam vi bezonus pluan helpon mi havus la bonŝancon esti en la najbareco.”
Klem bone trafis la plej fruan foririntan vagonaron, prenis sian seĝon en la manĝsalono, kaj penis koncentri sian tutan atenton pri la intervjuo, kiun li intencas havi kun la fratoj de la plej bela el ĉiuj virinoj, kiam li alvenos en Mellowdale. Jes, estas necese plene konsideri la rutan aferon kaj se eble, havi planon pretan por meti antaŭ ili. Ŝi meritas tion de li… ŝi jam suferis tro multe pro la zorgoj kaŭzitaj per la maljustaj agoj de la firmo de Kensford, kaj tiel plu.