Oni servis al li la lunĉon, sed li ne faris ian progreson pri la plano de agado. Kontraŭe, liaj pensoj turnis denove kaj ankoraŭ denove al la belecoj de la junulino. Sed mi certe enuigus vin, se mi penus priskribi la iradon de liaj pensoj inter Londono kaj Mellowdale. Sufiĉe estas konstati ke, kiam li eliris la vagonaron en Leeds por eniri la malrapidan vagonaron, kiu devis porti lin al lia propra vilaĝo, li ne havis eĉ la plej elementan ideon pri tio, kion li esperas fari. Tamen, kun ŝia bildo firme fiksita antaŭ la okuloj, li ne timis pri la fina rezultato. Alveninte en la stacio de Mellowdale, li lasis siajn pakaĵojn ĉe la stacidomo kaj prenis la solan fiakron, kiun la vilaĝo posedas, rekte al la fabriko. Mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon; kaj nun, post longa interrompo, petos ke la leganto returnu kun mi al tiu momento, forgesante ĉion, se li povas, kio okazis intertempe.
Post la eliro de la aliaj direktoroj, Klem turnis sin al la fratoj Browning, kaj diris: “Ŝajnas ke mi alvenis je la ĝusta momento por eviti gravan tragedion.”
“Mi ne komprenas kiamaniere vi povos ŝanĝi la malfeliĉan sorton de nia firmo,” diris Fred Browning.
“Ne dubu pri tio, sinjoro. Mi povas kaj mi faros,” diris Klem enfaze, ne sciante pli ol la aliaj, kion fari.
“Eble vi klarigos al ni, kion vi proponas.”
“Unue, mi devas sciigi al vi, ke nur hieraŭ vespere mi aŭdis pri ĉi tiu afero. Nur tiam mi unue eksciis, ke mia patro iam havis rilatojn kun via firmo; ke li subkaŝe eltrovis la sekretojn, per kiuj li poste fariĝis sukcesplena komercisto… kredu min, sinjoro… estas la vero,” li tuj aldonis, observinte duban rigardon en la okuloj de la du fratoj.
“De kiu vi eksciis tion?”
“De via fratino, F-ino Browning,” respondis Klem, kun subita ruĝiĝo de la vizaĝo.
“Neeble… ŝi estas en Londono.”
“Mi ankaŭ estis en Londono hieraŭ. Ni vespermanĝis kune kiel gastoj de Sir James Cant. Tute hazarde mi eksciis