pri la faktoj kaj tuj decidis reiri hejmen por rebonigi la maljustecon, kiun vi suferis je la manoj de mia familio.”
“Vi estas aŭ speco de Don Kiĥoto aŭ lerta ĉarlatano,” diris Ernest.
“Vi rajtas havi dubon pri miaj intencoj, sed mi diras al vi la veron, kiel mi tuj pruvos per miaj agoj.”
“Ĉu vi proponas tiun rebonigon pro tio, ke vi vere deziras fari justecon al ni, aŭ ĉu estos kondiĉo, ke ni permesu, ke vi faru amvizitojn al nia fratino?” demandis Fred, kiu suspektis, ke estas amo por ŝi kiu spronis la intencojn de Klem.
“Mi faros neniajn kondiĉojn,” diris Klem, “sed mi ne deziras kaŝi de vi ke multe ŝatas F-inon Browning… multege ŝatas ŝin… sed tio ne havis influon je mi… mi tutkore bedaŭras tion, kio okazis kaj deziras helpi al kontentiga solvo.”
“Kion vi proponas?”
“Mi penis pensi pri la afero dum mia vojaĝo ĉi tien sed malsukcesis, sed nun… subite… ideo kaptis min. La firmo de Kensford ankoraŭ ne apartenas al mi.…”
“Mi kredis, ke…” interrompis Fred.
“… pardonu min; mi petas, ke vi aŭskultu min pacience… ne apartenas al mi entute. Mi transdonis duonon de la akcioj al la laboristoj… ne, ne duono, ĉar S-ro Packman konsilis, ke mi konservu la povon en miaj propraj manoj per duono krom unu, por ke mi ankoraŭ posedu la plimulton. Estis ĝuste pro tio, ke mi povas aranĝi la aferon kun vi sen la interveno de la aliaj direktoroj. Kompreneble, mi havas devon al la aliaj akciuloj kaj tion mi ne forgesos. La ideo estas la jena: Ĝis nun niaj du firmoj batalis unu kontraŭ la alia. Mi sugestas, ke ni kunfandu la du sed ke ĉiu retenu sian propran sendependecon kaj karakteron… ni konsentos pri la prezoj de vendado kaj se eble, ni povus partopreni en la profitoj laŭ grado, kiun la advokatoj povus fiksi… tio ne multe interesas min… nur la principo, ke Kensford kaj Browning ĉesu esti konkuruloj kaj fariĝu filioj de la sama entrepreno. Mi.…”