Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Pardonu min, sinjoro… ni nur perdas tempon,” interrompis Fred Browning. “Ni ne posedas kapitalon kaj tial ne povas fari egalan oferton.”

“Pri tio mi deziras paroli. Kiom da mono vi bezonas por meti viajn aferojn en bona stato?”

“Almenaŭ £20,000.”

“Mi prutedonos al vi la monon,” respondis Klem.

“Sed la banko…”

“Mi prutedonos la monon se garantio, aŭ, por paroli pliĝuste, ĉar mankas al mi la mono… mi donos miajn akciojn al la banko por via ŝuldo.”

“Vi ne ŝercas?”

“Mi tuj iros kun vi al la banko,” deklaris Klem.

“Estas jam fermita.…”

“En tiu okazo, mi iros kun vi al la oficejo de S-ro Packman por meti en viajn manojn la akciojn.”

“Se.…”

“… Sinjoroj, mi ne povus dormi antaŭ ol meti la aferon en bonan ordon.”

Ne estas necese… kaj certe ne dezirinde… ke mi priskribu la tutan diskuton, kiu okupis pli ol du horojn. Sufiĉas diri, ke la fratoj akceptis la oferton de Klem kaj eliris kun feliĉaj koroj.

Fine, mia amiko estis libera por iri hejmen kaj ricevi la bonvenigon de sia maljuna vartistino, F-ino Moss, kaj la aliaj aninoj de sia domo. Kiam la novaĵo de lia reveno hejmen atingis la orelojn de S-ro Wright, ĉi tiu sentis veran doloron. Preskaŭ ĉiuvespere en la daŭro de tri semajnoj li barktadis kun siaj amatoraj muzikistoj por instrui ilin ludi la Marŝmelodion, kiun li mem verkis kaj kiun li nomis “Nia Klem.” Milfoje li revis pri la feliĉa momento, kiam Klem eliros la stacidomon kaj… je lia granda ĝojo… aŭdos la korfrapantan melodion de la belega verkaĵo… kia momento de triumfo!… la reveno de la vilaĝa heroo, aklamita per la aplaŭdoj de la homamaso kaj kun la bela sono de muziko!!! Kaj nun… Klem jam atingis sian hejmon