sen ia scio pri la grandioza laborado, kiun liaj amikoj faris por lin honori. La kompatinda orgenisto kovris la kapon per la manoj kaj ploris. Feliĉe Pastro Welborn ĝustatempe alvenis kaj, sciiĝinte pri la katastrofo tuj elvekis novan entuziasmon en la koro de la malfeliĉa homo per la sugesto, ke oni povus anstataŭigi la Parad-marŝon per koncerto ĉe la Instituto.
“Ho! Estas ver belega ideo, Sinjoro. Mi preparos programon sen plua prokrasto.”
La koncerto estis bonega sukceso kaj la halo de la Instituto estis plena da ĉeestantoj. Pastro Welborn prezidis kaj Klem sidis ĉe lia dekstra kaj Jimmy Grant ĉe la maldekstra flankoj. Krom la Orkestro kaj la plej lertaj deklamistoj de Mellowdale, ankaŭ aperis kelkaj plispertaj artistoj el Leeds. Tamen, la ĉefa ero dum la vespero estis la ludado de “Nia Klem,” per la Orkestro de Mellowdale. Mi devas konfesi, kun vera doloro, ke ili mortigis la verketon kaj kun egala malĝojo devas aldoni ke la verketo vere meritis tiun sorton.
Sed aplaŭdo skuis la tutan Instituton kaj S-ro Wright fariĝis la plej feliĉa homo sur la tero. Li komencis kredi, ke en la estonteco la ankoraŭ-nenaskitaj generacioj mencios lian nomon kune kun tiuj de Handel, Mozart, Verdi, Sullivan kaj Sousa!! Volonte mi aldonus pluajn nomojn sed mia sciado pri muzik-aferoj havas definitivajn limojn.
Poste okazis parolado de Pastro Jimmy Grant, kiu proponis toston je la sano de Klem, kaj, responde al la ripetitaj alvokoj de la vilaĝanoj, mia amiko stariĝis por diri kelkajn vortojn. Eble vi imagos, ke li tuj ruĝiĝis. Tute ne! Sed lia vizaĝo havis la palecon de la lilioj de la kampoj. Jen vera raporto de lia unua publika parolado.
“Mia kar avo… ho! pardonu, mi forgesis… mi… mi rekomencos. Sinjoro Prezidanto kaj S-ro Jimmy… ne, James… jes, S-ro James Grant kaj… kaj… geamikoj. Mi… ha! mi, ha, mi volas diri ke la sentoj, kiujn mi sentas vi povas imagi…