mi esperas kaj… ke… vi povas… sed certe mankas al mi la vortoj por esprimi la sentojn kiujn mi sentas. Mi ĉiam memoros… tio estas… mi neniam forgesos memori ke la… la ĝojo, kiun mi sentas estas la ĝojo ke… por pliĝuste diri, estas… aŭ, mi estas dankema al vi kaj tial mi dankas vin pro la doloro… ne… la ĝojo kiun mi ĉiam memoros ne forgesi… mi ne povas diri plu… estas terura sperto… mi neniam ofendos denove… mi dankas vin.”
Kiam li subite falis denove sur la seĝon, grandega aplaŭdo eĥis tra la halo, sed ĉu por montri dankojn, ke li finis sian paroladon, ĉu por montri la ĝojon, kiun li faris al la aŭskultintoj, mi ne scias.
Je la fino de la Koncerto, Klem ricevis la manprenojn kaj salutojn de multaj vilaĝanoj kaj tiam.… Paradizo falis sur la teron, ĉar tuj antaŭ li staris la plej bela… ne… la sola knabino en la mondo. Ĉu vi, kara leganto, povas imagi, kiu ŝi estis? Mi permesos al vi nur unu divenon, jes, vi prave divenis… estis F-ino Rose Browning!!!
Klem flugis al ŝi kaj ekkriis: “Ho! Mia kara F-ino Browning! De kie vi venis? Kiam vi venis? Kun kiu vi venis? Kaj kial vi venis?”
Gaje ŝi respondis: “De la hejmo, je la sepa, kun la fratoj, por vidi vin… kaj… jen la ĉefa afero… por danki vin pro tio, kion vi faris por mia familio.…”
“… pardonu min momente,” li diris, kaj tuj reiris al la estrado, kie ankoraŭ kuŝis bukedo da belaj rozoj kiun la vilaĝaj knabinoj prezentis al li plifrue dum la vespero. Li alportis la florojn al F-ino Browning kaj diris:
“Bonvolu akcepti ĉi tiujn rozojn… oni donis ilin al mi sed ili multe pli taŭgas por vi.”
“Koran dankon, S-ro Kensford. Ili estas belegaj, sed ne pli ol tiu, kiun mi ricevis de Lady Cant.”
“Mi ne.…”