Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“… kompreneble vi ne komprenas. Sed Lady Cant donis al mi unu el siaj diantoj post… post via foriro de ŝia domo.”

“Kaj vi ne rifuzis ĝin?”

“Certe ne! Mi… mi ankoraŭ havas ĝin… hejme.”

“Tion mi apenaŭ povas kredi.”

“Venu kaj vidu por vi mem,” ŝi diris.

“Ĉu vi permesos?” demandis Klem, kies kor batis kun la forteco de lokomotivo.

“Kiam plaĉos al vi?” ŝi respondis.

“Ĉu morgaŭ?”

“Morgaŭ? Mi pensu… jes… morgaŭ je la tria.”

“Ĉu pluvos, ĉu hajlos, ĉu neĝos, ĉu uraganos, mi nepre estos tie.”

“Mi vin atendos… ĝis la revido, S-ro… Klem!”

“Ĝis morgaŭ… Fraŭlino…” li hezitis pro granda embaraso. La knabino gaje ridetis; tiam ŝi subite eltiris rozeton el la bukedo, tuŝetis ĝin per la lipoj kaj ĵetis ĝin en la aeron. Kun ekkrio de ĝojo Klem kaptis la floron kaj premis ĝin al la buŝo. Ruĝiĝoj kovris la tutan vizaĝon sed li sukcesis balbuti:

“Ĝis morgaŭ… kara Rose!“







PRINTED IN GREAT BRITAIN BY
BILLING AND SONS LTD., GUILDFORD AND ESHER