Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ne koleru, Charlie,” diris Brown, “se vi vere scias la francan lingvon, mi kore vin gratulas; sed vi ĉiam parolas vian nacian tiel malbone, ke mi neniam estus supozinta, eĉ dum momento, ke vi povus akiri ian scion pri alia.”

“Ĉesigu vian sarkasmon, alie mi liveros vin al la ‘gaja vidvino’.”

“Mi finis,” diris Brown, etendante la manojn laŭ petega maniero.

“Mi,” daŭrigis Robinson grave, “mi agos kiel interpretisto en Francujo, kaj Jack tion faros en Germanujo.”

“Jack, en Germanujo? Ĉu Jack scias la germanan lingvon?”

Ein wenig.” respondis Morris.

“Kion signifas tio?” demandis Brown.

“Ho,” diris la alia, iom fiere, “tio signifas ‘iomete’ en la germana lingvo.”

“Ĝi ne signifas multon,” diris Brown, surprizite; “eble, do, vi ne scias multon?”

“Eble ne, eble jes,” respondis Morris; “restu vi trankvila ĝis ni alvenos en la ‘Vaterland,’ kaj tiam, vi povos eltrovi la veran respondon por vi mem.”

“Dankon, mi penos memori tion je la ĝusta tempo,” diris Brown, “sed ĝis nun, vi ne sciigis min kien ni estas unue vojaĝontaj, nek pro kia kaŭzo ni vojaĝos; mi atendas la informon, se ne malpacience almenaŭ kun intereso.”

“Ni tute forgesis tion,” respondis Robinson. “Jack estas devigata iri al Parizo por kolekti skribaĵojn por la A.A., kaj, nature, li petis mian helpon.”

“Vian helpon?” ripetis Brown.

“Ne ĝuste, sed mi proponis lin akompani.”

“Kaj ĉu la patro scias, ke vi intencas iri eksterlanden?”

“Certe, estis necese lin sciigi por havigi plenigitan monujon.”

“Sed post Parizo, kio okazos? Ĉar Parizo ne estas en la ‘Vaterland,’ kie ni atendas aŭdi la elokventajn parolojn de Jack en la germana lingvo.”