Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Nu, post Francujo, ni eble trairos kelkajn aliajn landojn por la profito de la Asocio de Antikvistoj,” aldiris Morris, kiu ĉiam donis la plenan titolon de la Asocio, anstataŭ paroli pri ĝi kiel la ‘A.A.’ laŭ la maniero de Robinson.

“Ĉu la A.A. pagos ĉiajn elspezojn?,” demandis Brown.

“Certe,” diris Robinson.

“Jes, ĉiajn elspezojn,” ripetis Morris, kaj aldiris mallaŭte, “de sia reprezentanto, kiu, en tiu ĉi okazo, estas mi.”

“Nu, en alia okazo krom la nuna, mi rifuzus iri,” diris Brown, “sed nuntempe, mi ne ĉikanos pri la loko; mia sola deziro estas forlasi tiun ĉi malbenitan domon; eble, dum niaj vojaĝoj sur la kontinento mi trovos okazon por uzi la lingvon, kiun antaŭ ses monatoj mi ellernis diligente.”

“Kiu lingvo estas tiu?”

“La dua lingvo por ĉiuj!”

“Mi ne komprenas,” diris Robinson; “ŝajnas al mi, ke la vidvino ‘malordigis vian cerbon’.”

“Ne aludu al ŝi, mi petas,” respondis Brown; “mi parolas pri Esperanto, kaj mi povas certigi al vi, ke ĝi estas la plej mirinda lingvo en la mondo.”

“Mi ne povas toleri vin plu,” respondis Robinson; “donu al mi glason da ĉerizbrando antaŭ ol mi mortos.”

Brown, puŝinte la likvorujon al li, daŭrigis: “Mi ne parolos plu pri Esperanto, sed eble, kiam vi malsukcesos interkompreniĝi per la franca kaj germana lingvoj, mi povos ĝin uzi profite.”

“Brave, ni trinku sukceson al Esperanto, kaj al ĝia fama subtenanto, profesoro Brown,” kriis Robinson, alfrapante sian glason al tiu de Morris.

“Vivu Esperanto!” ili kriis ridante.

“Mi dankas,” diris Brown, serioze, “kaj nun, eble vi diros al mi, kiamaniere ni povos ŝteliri el tiu ĉi domo sen la scio de la mastrino.”

“Mi aranĝos tion,” diris Robinson, “ne timu.”

Li tuj sonorigis, kaj petis la servistinon diri, ke la sinjorino envenu por sciiĝi pri grava novaĵo. Brown