paliĝis, kaj sidiĝis kiel eble plej malproksime de la pordo. Sed Robinson fumis cigaredon kaj ŝajnis tre ĝui la okazon.
“Mi estas la solicitoro de Sinjoro Brown,” diris li al Sinjorino Snap, salutinte tiun surprizintan vidvinon, “kaj kun profunda bedaŭro mi devas sciigi al vi, ke sekve de terura malfeliĉo en Ameriko li perdis multe da mono. Liaj aferoj postulas, ke li tuj forlasu Anglujon, kaj tial li estos devigata forlasi viajn ĉarmajn ĉambrojn. Do mi petas, ke vi tuj preparu la kalkulon kontraŭ li, kaj mi pagos ĝin; liajn havojn mi forportigos morgaŭ.”
Sinjorino Snap estis tro mirigita por fari konvenan respondon, kaj, salutinte al Robinson, ŝi murmuris ion, kion la junuloj ne povis kompreni, kaj foriris; ŝi jam ne bedaŭris la interrompitan legadon, sed eĉ sentis iom da simpatio pro la malfeliĉa sorto de Brown.
Samtempe, Brown kaj Morris salutis sian amikon, kaj repleniginte la glasojn, toastis la sanon de “la plej granda mensogisto en la mondo.”
La vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi; ĉar la transiro, kvankam ne longa, maltrankviligis ĉiujn. Inter tiuj, kiuj suferis plej terure, estis Sinjoroj Brown, Robinson kaj Morris.
Brown, kiam li parolis (kio ne ofte okazis), nur povis plende diri: “La proponinto de tiu ĉi vojaĝo devus esti malliberigata ĝis la morto.” Robinson murmuris jene: “Mi mortigos Morris tuj kiam ni alvenos teren. Kial li petis min transiri tiun malbenitan markolon, mi ne povas imagi; mi ruĝe kolorigos liajn harojn.” Se estus eble, Morris suferis eĉ pli ol liaj amikoj, kaj ne povis paroli eĉ unu vorton.
Ŝajnis al la suferantoj, ke la vojaĝo estas eterna, sed fine la ŝipo trankviliĝis, kaj la elirado komenciĝis. De tiu momento, la vigleco reaperis ĉe ĉiuj.