Ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon. Oficisto diris france ion, kion ili ne komprenis, kaj sekve ne alrespondis. Tiam, per kreto li faris signon sur la pakaĵojn, kaj permesis la trairadon. Ĉe Robinson, estis tute alie; kredante ke lia scio de la franca lingvo estas bona, al la demando “Avez-vous quelque chose à déclarer ?” li respondis:
“Bonjour, monsieur, êtes-vous en bonne santé ?”
“Répondez à ma question, s’il vous plait, Monsieur. Avez-vous du tabac ?”
“Tabac ? Certainement ; ĉu vi prenos cigaron, aŭ cigaredon?” respondis Robinson, angle, sed tuj ripetante la demandon laŭ lia kapablo france.
La oficisto ne kaŝis sian malplezuron kaj malpaciencon, kaj kun koleraj gestoj ripetis kaj reripetis la demandon, “Avez-vous quelque chose à déclarer ?”
Robinson, komprenante nur unu vorton el dek, komencis senti sin iom maltrankvila, kaj ĉirkaŭrigardis por vidi, kio okazis ĉe Morris kaj Brown. Ne vidante ilin — ili jam sidis en la rapida vagonaro por Parizo, — li ekkriis laŭte: “Ĉu ĉeestas Anglo, kiu komprenas la francan lingvon?”
Malgranda knabo alproksimiĝis, kaj diris: “Mi komprenas; kion vi volas, sinjoro?”
“Bonvolu demandi al tiu ĉi malsaĝulo, kion li deziras ke mi faru?”
La knabo sin turnis al la oficisto, kaj diris ĝentile: “La sinjoro ne povas paroli france, sed sciigas min ke li havas nenion deklareblan.”
Tuj la oficisto faris la kutiman signon sur la pakaĵon, kaj turnis la atenton al alia vojaĝanto. Dankinte la knabeton, Robinson kuris kiel eble plej rapide el la loko, kaj baldaŭ trovis la kunulojn en la vagonaro.
“Kio prokrastigis vin?” ili demandis.
“Ho, mi nur restis kelkajn momentojn por diri al la oficisto, kion mi opinias pri li.”
“Ĉu li vin maltrankviligis?”
“Tute ne, kontraŭe, mi maltrankviligis lin; tiuj