Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Francoj ĉiam penas trompi la Anglojn, sed li malĝuste elektis, kiam li penis rabi de mi.

“Sed neniu rabis de ni,” diris Morris, “la oficisto estis tre ĝentila.”

“Vi estis la escepto je la regulo.”

“Sed kio okazis? Klarigu, mi petas.”

“La trompisto deziris, ke mi pagu iom — mi forgesis kiom, — antaŭ ol permesi ke mi foriru; sed kiam mi respondis per la franca lingvo kaj minacis skribi al lia registaro pri lia malbona konduto, li sin senkulpigis kaj petis ke mi lin pardonu; mi esperas, ke la afero estos bona instruo por li.”

“Tre bone,” diris Morris, “vi agis bonege; kaj vi jam montris al ni, ke dum nia restado en Francujo, ne timinda estos iu aŭ io.”

Ili ripozis komforte sur la seĝoj dum iom da tempo, atendante la foriron de la vagonaro, kiam voĉo ekkriis: “Oreillers ! Oreillers ! Voulez-vous des oreillers ?

“Kio estas tio?” demandis Brown.

“Estas virino, kiu vendas fruktojn,” respondis Robinson, senpense.

“Fruktojn?” diris Morris, “tio estas precize je mia gusto; bonvolu aĉeti por mi vinberojn.”

“Eble ŝi ne havas vinberojn,” diris Robinson, timante, ke eble la virino ne estas fruktvendistino.

“Ne grave, aĉetu, kion ŝi havas.”

Antaŭ ol Robinson povis stariĝi, la virino alvenis al la fenestro de la kupeo, kaj vidante, ke la junuloj estas Angloj, ŝi diris en ilia lingvo: “Ĉu vi deziras kapkusenojn, sinjoroj?”

Brown kaj Morris unue rigardis la virinon, poste la amikon, kaj Brown diris: “Charlie, vi estas mirinda mensogulo.”

Robinson penis klarigi la aferon kiel ŝercon, sed vidante la ekenvenon de la knabo, kiu helpis lin ĉe la dogano, li subite endormiĝis, kaj ne vekiĝis ĝis post la foriro de la knabo ĉe Rouen.

Alveninte Parizon, Robinson, per miksaĵo de