la angla kaj franca lingvoj, diris al portisto: “Mettez-vous tiujn pakaĵojn sur veturilon, s’il vous plait.”
La viro rigardis lin tute surprizite, kaj respondis: “Pardonu, sinjoro, sed mi ne komprenas la anglan lingvon.”
Robinson preskaŭ ekhavis epilepsian atakon kaj ekkriis: “Vi malsaĝulo! mi parolis france, ne angle; ĉu vi ne povas kompreni vian patran lingvon? Aŭskultu min atente — Mettez-vous tiujn, ne, cettes bagages, — jes, tio estas prava — sur veturilon, — ne, ne veturilon, mi tute forgesas la francan vorton kiu signifas ‘taksio’.”
“Monsieur désire-t-il un taxi ?” demandis la portisto.
“Oui, oui, vite,” respondis Robinson gaje, kaj post kelkaj minutoj, li kaj liaj amikoj sin trovis en veturilo, irantaj rapide al la “Hôtel de Londres”. Robinson, por eviti pluajn malkompreniĝojn, donis al la veturigisto karton sur kiu estis skribita la adreso de la hotelo.
“Ĉu mi ne bonege aranĝis la aferon?” demandis Robinson, ripozante en la veturilo, kvazaŭ li estus la sola posedanto de la ‘gaja urbego’.”
“Jes, bonege,” diris Brown, “kvankam unue mi timis, ke la portisto neniam povos vin kompreni.”
“Ho, kion vi atendas? Li nek komprenas, nek parolas la bonstilan lingvon; li estas nur duone edukita viro,” klarigis Robinson.
Alveninte la hotelon, ili ekeliris la veturilon, sed la hotela pordisto demandis al Brown: “Ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?”
“Kial?”
“Ĉar, se ne, mi bedaŭras diri, sinjoroj, ke ni ne havas nuntempe neokupatajn ĉambrojn.”
“Nu, ni devas iri al alia hotelo Charlie,” daŭrigis Brown; “diru al la veturigisto, ke li konduku nin al la hotelo Petrograd.”
Ne estas necese daŭrigi la rakonton pri iliaj aventuroj dum la serĉado pri dormoĉambroj. Post du horoj, dum kiuj ili faris ĉirkaŭ dudek sensukcesajn