vizitojn, ili havigis bonajn ĉambrojn ĉe la “Hotelo Zamenhof,” kie ĉiuj parolas, krom la nacian, la internacian lingvon.
Robinson eniris la fumejon kaj mendis por si mem glason da biero.
“Ĉu vi preferas la fremdan bieron, sinjoro?”
“Certe ne,” li respondis, “alportu al mi la anglan.”
La kelnero iris sian vojon ridetante, kaj Brown haltigis lin por demandi la kialon. Kompreneble, Brown ne parolis al li france, pro tio ke li ne povis; sed li ekvidis verdan stelon sur la vesto de la viro, la stelon, kiu montras al ĉiuj, ke la portanto parolas la lingvon internacian. Al la demando de Brown, la kelnero respondis: “La sinjoro deziras ne fremdan bieron, sed anglan; sed li forgesas, ke nuntempe li estas en Francujo.”
“Evidente,” respondis Brown. “Ĉu en la hotelo estas multaj personoj, kiuj parolas Esperante?”
“Ne multaj, sed almenaŭ dudek, kaj ili estas el diversaj landoj. Ĉu vi deziras konatiĝi kun iu el ili, sinjoro?”
“Ne ankoraŭ, ĉar ĝis nun mi neniam interparolis, kaj mi timas, ke mi ne povos kompreni, nek komprenigi min.”
“Vi timas senkaŭze, sinjoro, ĉar mi komprenas ĉiun vorton vian sen malfacileco; tamen, mi povas trovi samideanojn por vi kiam vi deziros.”
En tiu momento, Morris alproksimiĝis ilin kaj la kelnero foriris. Morris diris: “Ĉu li komprenas la anglan lingvon?”
“Certe, kaj ankaŭ la internacian.”
“Kion vi volas aludi per ‘la internacia’?”
“Esperanton.”
“Ho, ĉesigu la ŝercon, kaj helpu min trovi personojn kiuj parolas france; Charlie ŝajnigas, ke la hotelo ne estas taŭga por li, tial ke ĉiuj parolas angle, kaj li ne havas okazon utiligi la francan lingvon.”
Robinson ŝajnigis tion tuj kiam li trovis, ke ne ekzistas okazo por paroli france; poste, li bedaŭris tiun konfeson, ĉar Morris kaj Brown alkondukis al li