Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

preskaŭ dekduon da vizitantoj, kiuj ne nur deziris paroli france, sed povis tion fari flue kaj elokvente. Inter ili, estis sinjorino kiu demandis lin france: “Ĉu vi opinias ke la romanoj de la glora Balzac estas pli bonaj ol tiuj de la egale glora Victor Hugo?”

Li ne sciis, ĉu ŝi parolis pri sciencistoj, krimuloj, aŭ kurĉevaloj, sed li ne havis sufiĉe da kuraĝo por tion konfesi; do, li respondis ĝentile: “Jes, mi tiel opinias.”

Ŝajne la sinjorino ankaŭ kredis tion, kaj efektive en tiu tempo ŝi preparis verkaĵon pri la du famaj verkistoj, por nova libro, kiun ŝi, lerta kaj bone konata nederlanda aŭtorino, intencis eldoni; ĉarmita pro la respondo de Robinson ŝi lin invitis alkonduki liajn amikojn por trinki kafon kun ŝi, kaj poste, ŝi prezentis al Morris kaj Robinson siajn du belegajn nevinojn, la fraŭlinoj Roza kaj Dora Dufer el Hago.

Brown ne akompanis ilin, ĉar li pretekstis, ke li havas gravan leteron por skribi. La du aliaj restadis longe kaj pasigis tre agrablan vesperon, ĉar la junulinoj estis tre amindaj, belaj kaj spritaj; kaj tuj antaŭ la disiĝo, ili aranĝis veturi kune al la Bois de Boulogne la sekvantan tagon.

“Ĉu Tom konsentos iri kun ili?” Tiu estis la demando, kiu prezentiĝis al Morris kaj Robinson kiam la aranĝoj estis jam faritaj. Se nur li irus, la afero estus granda sukceso, ĉar li povus sidi kun la onklino, dum la aliaj farus promenadon.

“ĉu vi intencas inviti lin hodiaŭ vespere?” demandis Robinson.

“Kial mi? kial ne vi?”

“Ho, vi povus tion fari pli bone ol mi; krom tio mi devas aranĝi pri la veturiloj,” li aldiris serioze.

“Tio ne estas grava, ĉar ĉiuj parolas angle en tiu ĉi hotelo.”

“Ĉu vi timas, kion Tom diros pri la afero?”

“Tute ne,” respondis Morris.

“Nu, mi ja timas,” diris Robinson, ridante; “sekve, vi estas la viro taŭga por la tasko.”

“Kial mi ne parolis la veron?” diris Morris; “tamen mi invitos lin, — sed mi ne invitos lin ĝis