morgaŭ.” Dirinte tion, li rapide supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian dormoĉambron. Robinson, metinte cigaredon inter la lipojn, estis sekvonta lin, kiam sinjoro kuris al li, kaj diris: “Pardon, Monsieur, vous parlez français, n’est-ce pas ?”
“Un peu,” respondis Robinson mallaŭte.
“En ce cas, voulez-vous avoir l’obligeance de me changer un billet de cent francs ?”
Kompatinda Robinson apenaŭ komprenis unu vorton, sed vidante la bankbileton en la mano de la sinjoro, li tuj divenis, kion li deziris. Tial li eltiris el la poŝo plenmanon da moneroj kaj komencis kalkuli la ĝustan sumon, kiam la administranto de la hotelo envenis la ĉambron. Robinson paŭzis kaj diris: “Eble vi pli bone povas ŝanĝi bankbileton ol mi, ĉar mi havas nur cent frankojn kaj mi mem ilin bezonas.”
“Mi tion faros kun plezuro,” respondis la administranto, sed kiam li sin turnis al la posedanto de la bileto, li ne povis lin vidi. Ĉu estas necese aldiri ke la bankbileto estis falsaĵo, kaj la “sinjoro” ordinara fripono?
La administranto gratulis Robinson pri lia “bonŝanco,” kaj petis, ke li diru nenion pri la afero al iu en la hotelo. Doninte la petitan promeson kun granda plezuro, tial ke li mem ankaŭ deziregis ke neniu sciiĝu pri ĝi, Robinson eniris sian dormoĉambron kaj diris: “Malbenon je ĉiuj fremdaj lingvoj; mi bedaŭras, ke mi iam ŝajnigis scii ion pri ili.”
La morgaŭan matenon, Morris klarigis al Brown la proponitan veturon tra la Bois de Boulogne, sed la amiko preskaŭ sufokiĝis pro indigno, kaj respondis: “Tute ne! neniam! mi venis al Francujo por eviti la kaptilon de ruzema vidvino, kaj tuj post mia alveno, vi kuraĝas proponi, ke mi veturu kune kun nederlanda vidvino, grasa, malbela, kaj patrino de du egale grasaj kaj malbelaj filinoj—”