Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ne, ne, ŝi ne estas la patrino de la junulinoj, ŝi ——”

“Patrino, aŭ fatrino! tio ne estas grava, ili estas ——”

“Ŝi estas ilia onklino, kaj ili estas ĉarmoplenaj; Fraŭlino Roza estas sendube unu el la plej belegaj junulinoj, kiujn mi ĝis nun renkontis, kaj mi opinias ke ——”

“Via opinio ne havas ian valoron; kiel abelo, vi flugas de floro al floro kaj ——”

“Tio ne estas vera,” interrompis Morris forte ekscitita, “vi scias, ke mi ——”

“Mi scias tion, kaj nur tion,” diris Brown, kun egala viveco, “ke mi neniam konsentos veturi kune kune viaj tri grasaj nederlandaj virinoj, ĉiu sufiĉe maljuna por esti via patrino; kaj se unu el ili sin prezentus antaŭ mi nun, mi tuj dirus ĉe ŝia vizaĝo ——”

“Bonan tagon, miaj karaj amikoj,” interrompis Sinjorino Dufer, kiu alproksimiĝis tute neatendite.

“Bonan tagon, estimata sinjorino, kiel vi fartas?” demandis Morris. “Ĉu la fraŭlinoj ankaŭ estas bonfartaj?”

“Jes, dankon, sed mi ne povas ilin trovi; jen estas telegramo, kiun mi deziras sendi al mia edzo, kaj unu el ili devus preni ĝin al la poŝtoficejo.”

“Bonvolu permesi al mi forsendi ĝin?” petis Morris, ĝentile.

“Mil dankojn, sinjoro, se tio ne ĝenos vin.”

Morris forkuris al la poŝtejo, kaj la sinjorino sin turnis al Brown, dirante: “Ĉu ni havos la plezuron vin vidi hodiaŭ posttagmeze, sinjoro? Ni intencas veturi al la Bois!”

“Jes, tre certe,” respondis Brown. “Mia amiko ĵus sciigis min pri la afero, kaj mi atendas la promenadon kun multe da plezuro.”

“Ankaŭ mi,” diris la sinjorino, “ĉar mi havos la ĝojon daŭrigi la diskuton pri la meritoj de Balzac kun via ĉarma amiko, Sinjoro Robinson, dum vi babilados pri malpli gravaj aferoj kaj temoj kun miaj nevinoj.”

“Kun viaj nevinoj, sinjorino! ĉu vi ne estas la