fratino de la du aliaj junulinoj?” demandis Brown, maltime.
“Ne flatu min, mi petas,” respondis la sinjorino tre kontentigita, “sed pri Sinjoro Robinson, ŝajnas al mi, ke li estas pli saĝa kaj lerta, ol li permesas al mi scii. Hieraŭ vespere, li ofte nur movis la kapon anstataŭ respondi miajn demandojn; ĉu li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla?”
“Mi vere ne scias pri tio,” diris Brown, “sed mi povas sciigi al vi, sinjorino, ke li trovis vian konversacion tre interesa, agrabla kaj instruoplena.”
“Mi ĝojas aŭdi tion, ĉar nun mi ne hezitos lin teni ĉe mia flanko. Nu, mi devas skribi kelkajn leterojn; tial, sinjoro, mi diras ‘ĝis la revido’!”
“Ĝis la revido”, respondis Brown, kiu komencis mediti pri la interparolado ĵus farita. “Ho,” li pensis, “ŝi deziras diskuti la meritojn de Balzac kun mia amiko, Robinson, dum mi babilados kun ŝiaj nevinoj. Nu, imagu la opiniojn de Charlie pri Balzac! Mi ne kredas, ke li iam legis libron krom la “Aventuroj de Terura Turko,” aŭ la “Krimoj de Parizo.” Ŝi deziras sendi telegramon al sia edzo; tio estas bona, ĉar, antaŭ ĉio, ŝi ne estas vidvino, sekve ne danĝera. Aliflanke, la du junulinoj estas ankoraŭ fraŭlinoj. Certe, mi devus paroladi kun la sinjorino pri Balzac, dum Charlie kaj Jack faras promenadon kun la junulinoj; sed ili eĉ ne pripensetis miajn gustojn, tial estos bona venĝo murmureti amvortojn ĉe la oreloj de la karulinoj, dum Charlie aŭ Jack diskutos la literaturon kun la patrino, — aŭ pli bone la onklino. Kompatinda Charlie!! kaj, ankaŭ, kompatinda Balzac!!! Sufiĉos por elirigi la mortintan aŭtoron el la tombo, kiam li aŭskultos la opiniojn de Charlie pri li kaj liaj verkoj.”
Pensante tiamaniere, li eniris la fumejon, kie li trovis Robinson kun libro sur la genuoj, sed kun la okuloj fermitaj. Brown alproksimiĝis lin kaj vidis ke la libro estas “Eugénie Grandet,” unu el la plej famaj romanoj de Balzac.